La dinastio Song, pli bone konata kiel la dinastio Liu Song (420–479 p.K; simpligita ĉina: 刘宋; tradicia ĉina: 劉宋; piĝina: Liú Sòng; Wade-Giles: Liu Sung), estis la unua el la kvar sudaj dinastioj en Ĉinio, sukcedante la orientan dinastio Jin kaj sekvita de la suda dinastio Qi.

Dinastio Liu Song
Dinastio
Ĉinaj dinastioj • historia Ĉinia ŝtato
Apero 420 vd
Fino 479 vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de Sudaj Dinastioj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La dinastio estis fondita de Liu Ju (劉裕) (363-422), kies familia nomoformas la komunan nomon por la dinastio. Ĉi tiu nomo estas uzita por distingi ĝin de pli malfrua dinastio de la sama nomo, la dinastio Song (960-1279, regata de la Domo de Zhao).

La dinastio Liu Song regis kiam estis multe da internaj tumultoj. Kelkaj imperiestroj estis nekompetentaj kaj aŭ tiranaj, kiuj almenaŭ parte kaŭzis multajn militajn ribelojn. Ĉi tiuj regantoj estas Liu Ŝao, imperiestro Xiaowu, imperiestro Qianfei, imperiestro Ming kaj imperiestro Houfei. Imperiestro Ming estis speciale furioza, murdante grandan nombron da siaj fratoj, nevoj kaj aliaj viraj parencoj, multaj el ili infanoj. Tia interna malstabileco poste kaŭzis la detruon de la dinastio. Tamen, ĝia fondinto Imperiestro Wu estis konsiderita unu el la plej grandaj generaloj dum la Suda kaj Norda Dinastioj, kaj la regado de ĝia tria imperiestro, Imperiestro Wen, estas konata pro ĝia politika stabileco kaj kapabla administrado, ne nur de sia imperiestro sed lia forta kaj honestaj oficialuloj. Ĉi tio estas konata kiel la Regado de Yuanjia (425-453) kaj unu el la relativaj oraj epokoj por la Sudaj Dinastioj.