Dingsleben

komunumo en Turingio, Germanio

Dingsleben estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildburghausen de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Feldstein. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 238 loĝantojn. La administra sidejo estas en Themar.

Dingsleben
Blazono
Dingsleben (Germanio)
Dingsleben (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Hildburghausen
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Feldstein
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036873
Poŝtkodo 98646
Aŭtomobila kodo HBN
Oficiala Municipokodo 16069008
Politiko
Komunumestro Werner Lampert
Partio de komunumestro SV
Adreso de la administrejo Ortsstr. 45
Demografio
Loĝantaro 238 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 26′ N, 10° 36′ O (mapo)50.43315410.595691Koordinatoj: 50° 26′ N, 10° 36′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 435 m
Areo 8,44 km²
vdr

La vilaĝo situas en alteco de 435 metroj la urba triangulo de Hildburghausen, Römhild kaj Themar ĉe la piedo de la montaro Gleichberge. La distrikta ŝoseo 510 malfermas la regionon kaj gvidas onin eĉ al aliaj vojoj tra la teritorio de Grabfeld en Hennebergio. Jenas la najbaraj komunumoj: Sankt Bernhard kaj eoste Zeilfeld (Römhild). La tuta regiono estas neglata kaj klimate influitis de la Baseno de Schweinfurt. Urbestrinas s-ino Steffi Hartleb.

Historio redakti

Dingsleben ĝuis pri la unua menciiĝo en la 3.2.799 kiam abatino Emhild de la monaĥinejo de Milz enmanigis la tuton al la Abatejo de Fulda.[1] Dum la epoko de la tribaj duklandoj la vilaĝo troviĝis en la Duklando Frankonio. Regoleĝe ĝi estas en la Administradujo de Themar, unue ene de la Grafujo Henneberg. Post 1583 suverenis la Ernestidoj kaj ekde 1826 la dukoj de Saksio-Meiningen.

Dum la tumultoj de la revulocio de 1848 okupantis trupoj de la Reĝlando Bavario. En 1895 fonditis surloke de s-ro Metzler bierfarejo. En 1920 la vilaĝo turingiiĝis. Matene de la 8.4.1945 lokuloj kune kun punlaboristoj el Polujo kaj Rusujo forprenis la fare de Wehrmacht starigitajn tankforbarilojn por helpi la la alproksimiĝantaj trupoj de la Usona Armeo.[2]

Vidindaĵoj redakti

La protestantisma Preĝejo Sanktaj Nikolao kaj Margareto konstruitis en la 1740-aj jaroj.

Gefiloj redakti

Ekonomio redakti

Ekonomie gravas en Dingsleben i.a. la Privata bierfarejo Metzler. Krome ekzistas pluraj etaj entreprenoj.

Notoj redakti

  1. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 55.
  2. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. (=Heimatgeschichtliche Wegweiser, 8), Erfurt 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 123