Dino COMPAGNI (n. ĉ. 1255 - m. en 1324) estis itala historiista verkisto kaj politikisto.

Dino Compagni
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1255 (1255-01-01)
en Florenco
Morto 26-an de februaro 1324 (1324-02-26) (69-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Okupo
Okupo politikistohistoriistokomercistoverkisto
vdr

Li naskiĝis en prospera familio de Florenco, kiu subtenis la gelfan partion. Compagni havis sufiĉe demokratajn opiniojn, kaj ekzemple subtenis la novajn ordonaktojn de Giano della Bella.

Lia Cronica ("Kroniko") raportas la okazaĵojn, kiuj li rekte observis inter 1280 kaj 1312. Lia verko estas precipe partia, kaj la teksto estas skribita laŭ tre persona vidpunkto. Compagni estas tamen plivole historiisto ol kronikisto, ĉar li celas klarigi la kaŭzojn de variaj okazaĵoj, kaj sekve zorgeme analizas ilin. Li do restas unu el la plej altvaloraj fontoj pri tiama florenca historio, malgraŭ la kelkaj eraroj troveblaj en tiu verko.