Dino GRANDI (Mordano, 4a de junio 1895 - Bolonjo, 21a de majo 1988) estis itala faŝisma politikisto. Li estis elstara gravulo dum la faŝisma reĝimo kaj reprezentanto de la plej perfortema tendenco. Li iĝis ministro de Justico, ministro de Eksteraj Aferoj kaj prezidanto aŭ elstarulo de diversaj faŝismaj institucioj. Li ludis gravan rolon en la falo de la reĝimo de Mussolini en julio 1943.

Dino Grandi
Persona informo
Dino Grandi
Naskonomo Dino Grandi
Naskiĝo 4-an de junio 1895 (1895-06-04)
en Mordano,  Reĝlando Italio
Morto 21-an de majo 1988 (1988-05-21) (92-jaraĝa)
en Bolonjo,  Italio
Tombo Certosa di Bologna vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Bolonjo vd
Partio Nacifaŝisma Partio vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoadvokato vd
Verkado
Verkoj Grandi's Order of the Day vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel membro de la Granda Faŝisma Konsilantaro, la 25a de julio 1943 li organizis la puĉon kontraŭ Mussolini. Kiam la nazioj helpis Mussolini restarigi sian povon en la nordo de Italia, kiel estro de la Itala Sociala Respubliko, Grandi estis juĝita pro perfido dum la Proceso de Verono kaj kondamnitaj al mortopuno "in absentia" (foreste), dum estis ekzekutitaj per pafado la 11an de januaro 1944 Giovanni Marinelli, kun la iama Ministro de Eksteraj Aferoj, Galeazzo Ciano kaj la marŝalo Emilio de Bono, inter aliaj.

Li fuĝis al Brazilo kie li vivis multajn jarojn antaŭ reveni al Italio.