Dio Savu la Caron

Rusa nacia himno (1833-1917)

"Боже, Царя храни!" (Dio, gardu la Caron!) estis la ŝtata himno de la Rusia Imperio inter la jaroj 1834 kaj 1917. Ĝi estis enkondukita al uzo per ukazo de la caro Nikolao la 1-a la 30-an de aprilo 1834.

Боже, Царя храни!
Boĵe, Carja ĥrani!
Dio, gardu la Caron!
“Боже, Царя храни!”
nacia himno
lando  Rusia Imperio
kantoteksto Vasilj Ĵukovskij
muziko Alekseij Ljvov
ekde 1833
ĝis 1917
muzika ekzemplo
"Боже, Царя храни!"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

Vortoj de V. A. Ĵukovskij, muziko de A. F. Ljvov.

Rusa teksto redakti

Боже, Царя храни.
Сильный, державный,
Царствуй на славу нам,
Царствуй на страх врагам,
Царь православный.
Боже, Царя храни!

Esperanta traduko redakti

Dio, gardu la Caron.
Potenca, majesta,
Regu por nia gloro,
Regu por timo de l'malamikoj,
Caro ortodoksa.
Dio, gardu la Caron!

Plia historio redakti

En 1917 la carisman himnon anstataŭis rusa teksto por melodio de Marseljezo kaj ekde 1918 ĝis 1943 la rusa traduko de "La Internacio" servis kiel himno de Sovetio.

En 1944 estis enkondukita himno, komponita de A. V. Aleksandrov, kiu servas (kun multe ŝanĝitaj vortoj) kiel himno ankaŭ en hodiaŭa Rusio. Vd. Himno de la Rusia Federacio.

Eksteraj ligiloj redakti