Diogeno kaj Aleksandro

La renkonto de Diogeno la Cinika kaj Aleksandro la Granda estas unu el la plej bone studitaj anekdotoj el la historio de filozofio. Ekzistas multaj versioj el tiu. La plej populara rakontas ĝin kiel pruvo de la disdegno de Diogeno rilate al honoro, riĉo kaj respekto.[1] Kiam Aleksandro demandis al Diogeno la Cinika kion li povis fari por li, la filozofo disdegne petis Aleksandron stari iomete flanken, ĉar li estis blokante al li sunlumon.[2] Tiu respondo ŝajne plaĉis al Aleksandro, kiu ŝajne diris "Sed vere, se mi ne estus Aleksandro, mi ŝatus esti Diogeno."[3]

Aleksandro vizitas Diogenon en Korinto - Diogeneo petas lin stari for el sia suno (gravuraĵo).

Plutarko kaj Diogeno Laertio rakontas ke Aleksandro kaj Diogeno mortiĝis la saman tagon, en 323 a.K.[4] Kvankam tiu koincido estas suspektinda (ĝi eble estas inventaĵo), la anekdoto, kaj la rilato inter la du figuroj, estis temo de multaj literaturaj kaj artaj verkoj laŭlonge de jarcentoj, el la verkoj de Diogeno Laertio al la teatraĵo de 1930 de David Pinski nome Aleḳsander un Dyogenes; inkluzive verkojn el la Mezepoko, kelkajn verkojn de Henry Fielding, kaj eble eĉ la teatraĵo de Shakespeare nome Reĝo Lear. La literaturo kaj artaĵoj estas etenda.[5]

Versioj post versioj de la anekdoto venis, kies originoj ĉefe aspektas ĉu rekte aŭ nerekte, el la rakonto de la renkonto fare de Plutarko, kies fakta historieco estis pridemandita.[5] Kelkaj el la plibeligitaj versioj de la anekdoto ne nomigas unu aŭ ambaŭ el la ĉefroluloj, kaj kelkaj metas Sokraton anstataŭ Diogenon.[6]

Referencoj redakti

  1. Liang Shiqiu. (2007) “On Time”, Joseph S. M. Lau: The Columbia anthology of modern Chinese literature, tradukita de King-fai Tam, 2‑a eldono, Modern Asian literature, Columbia University Press, p. 665 et seq.. ISBN 978-0-231-13841-3.
  2. Stoneman 2004, p. 21.
  3. Dillon 2004, pp. 187–188.
  4. Plutarko, Moralia, 717c; Diogeno Laertio vi. 79, citante Demetrion de Magnezio kiel sia fonto. Ankaŭ el Suda, Diogenes δ1143
  5. 5,0 5,1 Luis E. Navia. (1996) Classical cynicism: a critical study, Contributions in philosophy 58. Greenwood Publishing Group, p. 85,98–100,115–116. ISBN 978-0-313-30015-8.
  6. John David Burnley. (1979) “The Philosopher”, Chaucer's language and the philosophers' tradition, Chaucer studies 2. Boydell & Brewer Ltd, p. 70–71. ISBN 978-0-85991-051-4.

Bibliografio redakti