La diorito estas plutona roko el intermeza konsisto ĝenerale konsistanta el du trionoj da plagioklaso kaj triono da malhelaj mineraloj kiaj hornblendo, biotito kaj kelkoje pirokseno. La vulkana ekvivalento de la diorito estas la andezito. Komparita kun aliaj magmorokaĵoj la diorito kaj la magma diorita-andezito estas akvoriĉa (H2O) kiel videblas en la 1.15 wt% de akvo kiun la dioritoj mezume havas. La dioritoj oftas en orogenezaj zonoj. Kutime ili estas konsiderataj la plej primitivaj rokoj el la familio de la granitoj.

Diorito.

Mineralogio kaj kemio redakti

La diorito ĝenerale konsistas, volume, el du trionoj da plagioklaso kaj triono da malhelaj mineraloj kiaj hornblendo, tazito kaj kelkfoje pirokseno. Tamen, la kvanto da plagioklaso povas esti tiel malalta kiel 50% el la volumo, sed ne pli ol tio.

La diorito ankaŭ povas havi kvarcon, magnetiton, titaniton, sulfidajn mineralojn, zirkonon, apatiton kaj ilmeniton kiel akcesoraj mineraloj.

La precipa diferenco inter la diorito kaj la gabro estas ke ĉi lasta havas variaĵojn de plagioklaso pli riĉaj je kalko. Diorito kun feldspato estas nomata monzodiorita.

Kemia komponaĵo mezuma de la andezitoj laŭ maso-procento de oksidoj estas:

SiO2 TiO2 Al2O3 Fe2O3 FeO MnO MgO CaO Na2O K2O P2O5
58,34 0,96 16,92 2,54 4,99 0,12 3,77 6,68 3,59 1,79 0,29

La ciferoj estas mezumoj de 2600 analizoj de dioritoj.[1]

Malgraŭ tio ke ĝiaj proprecoj tre similas al tiuj de la granito, ĉi tiu roko ne oftas en la konstruado.

Notoj redakti

  1. Le Maitre, R. W. (1976). The chemical variability of some common igneous rocks. J. Petrol. 17:589–637.