Dir (Dird) — estis kieva princo. Laŭ unu versio li estis ido de Princo Kio.

Dir (Dird)
Kieva princo
Regado 860/864 - 882
Sekvanto Olego la Saĝa
Persona informo
Naskonomo Dyr (aŭ Djur)
Naskiĝo 30-an de novembro 899 (0899-11-30)
Morto 882
en Kievo
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Kievo
Lingvoj antikva orientslava lingvo vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nomo redakti

Origino de nomo de princo estas diskutebla. La ĉefa versio estas norena: laŭ ĝi «Dir» devenas el «dýr» aŭ «djur» (besto). Aliversie lia nomo devenas el slavaj aŭ turkaj lingvoj.

Laŭ kronikoj redakti

Laŭ Komenca kroniko Askoldo kaj Dir estis bojaroj de novgoroda princo Rjurik. Je 864 ili estis senditaj al Konstantinopolo. Ili stopiĝis en Kievo, liberinte ĝin de Ĥazario. Sed en ĉi tia tempo Komenca kroniko diras ankaŭ, ke en Kievo regis ido de Kio.

Poste en Kroniko estis dirita, ke je 866 estis farita unua ekspedicio al Konstantinopolo (sed laŭ bizancaj kronikoj ĉi tiu ekspedicio okazis je 860).

Poste en Kroniko estis dirita, ke je 882 novgoroda princo Olego la Saĝa aneksiis Kievon kaj murdis Askoldon kaj Diron.

Laŭ Unua Novgoroda Kroniko Askoldo kaj Dir komencis regi je 860, ĝis alveno de Rjurik al Novgorod, kaj ili ne estas ligitaj kun Rjurik.

Laŭ Dua Pskova Kroniko de 15a jarcento, Askoldo, Dir kaj Rjurik alvenis al Rusio kune.

Laŭ Nikona kaj Joakima Kronikoj: parto de rjurika bojararo alvenis al Askoldo je 870, je 872 pereis filo de Askold dum milito kontraŭ apuddonaj bulgaroj, je 875 estis milito inter Askoldo kaj Rjurik kaj milito kontraŭ peĉenegoj. Ekspedicio de 860 kontraŭ Konstantinopolo, laŭ tiaj kronikoj, okazis je 874-875.

Laŭ Jan Długosz Askoldo estis ido de Kio — fondanto de Kievo.

Verŝajne Askold kaj Dir regis nekune. Laŭ Al-Masudi Dir regis post Olego la Saĝa, kaj estis murdita de Olego la 2-a (kiu estis ekzilita de sia kuzo Igor je 936). Laŭ tio, aŭtoro de Komenca kroniko unuigis novelon pri murdo de Askoldo, farita de Olego la 1-a, kun novelo pri murdo de Dir, farita de Olego la 2-a. Laŭ alia versio Dir regis antaŭ Askoldo.

Antaŭe:Princo de KievoPoste: 
Kij860-882Olego la Saĝa