Dirck Gerritszoon Pomp, kromnome Dirck Ĉina (1544–c1608), estis nederlanda maristo de la 16a–17a jarcentoj, kaj la unua konata nederlandano kiu vizitis Ĉinion kaj Japanion.[1]

Dirck Gerritz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1544 (1544-01-01)
en Enkhuizen
Morto 1-an de januaro 1608 (1608-01-01) (64-jaraĝa)
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Nederlando
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Pomp naskiĝis en Enkhuizen en Nederlando al Gerrits kaj lia edzino. Junuaĝe, li estis sendita en 1555 al Lisbono por loĝi ĉe parencoj kiuj estis komercistoj, por lerni la portugalan kaj trejniĝiskiel kommercisto. En 1568 je aĝo de 22, Pomp establis sin kiel kommercisto en la insulo Goa ĉe la marbordo de Hindio. El tie, li vizitis Ĉinion kaj Japanion pere de portugalaj komercaj ŝipoj. Kvankam la dato de lia unua vizito ne estas konata, li navigis al Japanio dufoje antaŭ 1600. Estis registrita ke li alvenis en Japanion la 31an de Julio, 1585, por lia dua vizito tie, per la portugala ŝipo Santa Cruz.

Post 1598, Pomp ricevis komandon de Blijde Boodschap. Fortaj ventegoj disigis la ŝiparon kiam ĝi klopodis trapasi tra la Magelana Markolo je la suda pinto de Sudameriko fine de 1599. La Blijde Boodschap pasis lamarkolojn, sed estis forblovita el sia vojo suden. Laŭ la rakonto de Jacob le Maire, Pomp observis montajn terojn je latitudo (64°). Se tio estus estinta vera, tiuj povus estis la Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, kaj eble li estus estitna la unua eŭropano kiu vidis insulojn ĉe Antarkto. Aliaj same dubindaj rakontoj, tamen, ne notas tiun observadon, kio aldonas dubon al ties akurateco. Simila historio oni rakontas pri la hispana Gabriel de Castilla en 1603.

Referencoj redakti

  1. [1] Alirita la 5an de Marto 2017.