DiericDirk Bouts[1] (n. ĉ. 1415 – 6a de majo 1475)[2] estis pentristo de Flandraj Primitivuloj.

Dirk Bouts
Persona informo
Aliaj nomoj Bouts, Dierick, Dirk, Thierri
Naskiĝo 1-an de januaro 1415 (1415-01-01)
en Harlemo
Morto 6-an de majo 1475 (1475-05-06) (60-jaraĝa)
en Loveno
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Duklando BurgundioReĝlando de Nederlando
Familio
Infanoj Dieric Bouts the Younger • Aelbrecht Bouts
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Triptiko de la Lasta Vespermanĝo
Christ in the house of the Pharisee Simon
The Entombment
vdr

Oni konas malmulte pri la komenca vivo de Bouts, sed ja li estis ege influita de Jan van Eyck kaj de Rogier van der Weyden, kun kiuj li estis studinta. Li estis unuafoje dokumentita en Loveno en 1457 kaj laboris tie ĝis sia morto en 1475.

Lasta vespermanĝo, 1464–1467.
Kunsido de Abraham kaj Melkicedek (pentraĵo ĉ. 1464–1467 de Dirk Bouts la Maljuna).

Bouts estis inter la unuaj nordaj pentristoj kiuj montris la uzadon de unusola fonpunkto (elirpunkto, kiel videblas ilustrita en sia Lasta vespermanĝo). Lia verkaro havas certan primitivan rigidecon de desegno, kaj liaj figuroj estas ofte disproporcie longaj kaj angulecaj, sed liaj pentraĵoj estas tre esprimivaj, bone desegnitaj kaj kolorriĉaj, kun speciale bonaj pejzaĝaj fonoj.

Notoj redakti

  1. Laŭ Karel van Mander en sia verko Het Schilderboeck de 1604, Bouts naskiĝis en Haarlem kaj estis aktiva ĉefe en Leuven (Loveno), kie li estis urba pentristo el 1468. Van Mander konfuzis la temon verkante biografiojn kaj de "Dieric of Haarlem" kaj de "Dieric of Leuven," kvankam li estis referencante al la sama artisto. La simileco de familinomoj kondukis al konfuzo de Bouts kun Hubrecht Stuerbout, elstara skulptisto en Loveno
  2. "Web Gallery of Art, image collection, virtual museum, searchable database of European fine arts (1000–1900)". Wga.hu. Alirita la 29an de oktobro 2014.

Bibliografio redakti

  • Paul Heiland, Dirk Bouts und die Hauptwerke seiner Schule (Potsdam, 1902).
  • Max J. Friedländer, Die altniederländische Malerei, vol. 3 (Berlin, 1925).
  • Ludwig von Baldass, "Die Enwicklung des Dieric Bouts," Jahrbuch der Kunsthist. Samml. Wien, n.s., 6 (1932): 77–114.
  • Wolfgang Schöne, Dieric Bouts und seine Schule (Berlin kaj Leipzig, 1938).
  • M. J. Schretlen, Dirck Bouts (Amsterdam, 1946).
  • J. Francotte, Dieric Bouts (Leuven, 1951–52).
  • Erwin Panofsky, Early Netherlandish Painting (Cambridge, MA, 1953).