Disĵeto de Thomson

La disĵeto de Thomson, aŭ difuzo de Thomson, estas difuzo de fotono sur partiklon ŝargitan kaj relative malrapidan, kutime valentan elektronon nomitan "libera", t.e. ne forte ligitan al la kerno de atomo. La disĵeto de Thomson estas aparta kazo de la Kompton-efiko. Tiu aparta difuzo estis klarigita de Joseph John Thomson. Tiu disvastiĝo okazas je malaltaj energioj, t.e. pri ondolongoj multe pli granda ol la ondolongo de Komptono, tiam la elektromagneta radiado sorbiĝas kaj estas re-elsendita de la partiklo. Dum tiu interago, la energio transdonita de la fotono al la ŝargita partiklo estas neglektita, ĝistiom ke la fotona energio ne superas la valoron 45 keV, estas tiele elasta difuzo. La propagiĝa direkto de la elektromagneta ondo ligita al la fotono ŝanĝas sen malkresko de energio.

Diagramo priskribanta la disĵeto de fotono incida de maldekstre al sur libera elektrono. La trajektorioj estas bildigitaj, dum la ondolongo de la nova fotono elsendita de l'partiklo egalas tiun de la incida: .

Tiu disĵeto similas la disĵeton de Rayleigh kun la diferenco, ke la lasta rilatas al ŝargitaj partikloj kunligitaj ("ne-liberaj") al atomoj.

Pri altaj energioj de fotonoj, inter 100 keV kaj 10 MeV, okazas la efiko de Komptono, dum kiu la disĵeto de Thomson vidiĝas neglektebla.

Vidu ankaŭ redakti