En biologio taksono kun disa distribuado estas tiu kiu havas du aŭ pliajn grupojn kiuj estas rilataj sed ege separataj unu el alia geografie. Kaŭzoj varias kaj povas montri ĉu la etendon ĉu la malpliiĝon de la teritorio de la specio.[1]

Ekzemplo de disa distribuado de Kimpera heliko.

Ankaŭ nomite teritorian fragmentiĝon, disaj distribuadoj povas esti kaŭzitaj de ŝanĝoj en la medio, kiel Orogeniko, kontinenta drivo aŭ altiĝanta marnivelo; ili ankaŭ povas esti pro organismo vastiganta ĝian teritorion en novaj areoj, de tia rimedo kiel flosado, aŭ aliaj bestoj transportantaj organismon al nova loko (semoj konsumitaj de birdoj aŭ aliaj animaloj povas esti movitaj al novaj lokoj dum migradoj kaj tiuj semoj povas esti deponitaj en novaj lokoj en fekaĵoj). Aliaj kondiĉoj kiu povas produkti disajn distribuadojn inkluzivas: inundoj, ŝanĝoj en ventoj aŭ fluoj, plus aliaj kiel antropogenia enkonduko de aliloka specio ĉu akcidente ĉu intence.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Tallis, J. H. (1991), Plant community history, 2, London u.a.: Chapman and Hall, pp. 140–43, (ISBN 0412303205)