La disfonio estas perturbo de la voĉo. Ĝin okazas la malsano aŭ funkcia perturbo de la laringo.

La voĉo sonas malbone, ĝi estas raŭka, kruda, aŭ presita. Ĝi povas esti malpli regulebla, ol la sana voĉo; estas la sonkoloro, la tono, kaj la volumeno nur malpli variebla. Por la subjekto estas la parolado malbona, kaj li sentas sian laringon seka. Por la plibonigado de la voĉo ĝi grakas multe, kiu helpas neniun, sed eĉ malplibonigas la disfonion. La malbona teĥniko de la parolado faras nodojn sur la voĉkordoj.

En iuj kazoj oni povas plene malgajni sian voĉon, aŭ nur havi voĉon sufiĉan por la flustrado. Tiu estas nomita afonio.

Kaŭzoj redakti

La disfonio povas havi funkciajn aŭ organajn kialojn. La animstato efikas al la streĉo de la voĉkordoj, tiel ankaŭ al la voĉo. La traŭmatoj povas okazi afonion.

La ĉefaj organaj kialoj estas inflamoj, paralizoj, polipoj, nodoj, aŭ kancero de la voĉkordoj. Ĝi povas esti simptomo de ia malsano. La denaskaj anomalioj estas raraj. La ŝanĝiĝado de la voĉo de la adoleskaj aŭ klimaksaj jaroj estas regulita de hormonoj kaj estas normala.

Al la funkciaj kialoj apartenas la forcado de la voĉo, la malbona parolteĥniko, la kantado tro alten aŭ malalten, la malfortaj parolorganoj, aŭ paroltimo.

Tipoj redakti

Ni konas tiujn el ĝiaj tipoj:

  • Dysphonia clericorum: el la trouzo de la voĉo
  • Dysphonia paralytica: paralizo de la voĉkordoj el la traŭmo de la vago
  • Dysphonia puberum: disfonio en la voĉoŝanĝiĝo
  • Dysphonia spastica (aphonia spastica vagy mogiphonia): el la presado de la voĉkordoj. Ĝi estas nerva simptomo, precipe ĉe oratoroj.
  • Funkcionalaj disfonioj: el la malbona uzo de la muskuloj de la parolorganoj. Ili estas la plej oftaj disfonioj.

Rekonado redakti

Por la diagnozo oni spektas per endoskopo en la laringo kun stroboskopo aŭ kun altrapidan kameron. La kuracisto aŭskultas ankaŭ la parol- kaj la kantovoĉon. La gravaj elektrofiziologiaj parametroj estas kvalifikitaj per elektroglotografio.

Kuracado redakti

Oni kuracas la funkcionalajn disfoniojn per voĉterapio. Se la kaŭzoj estas organaj, la kuracistoj helpas per operacio laŭ la fondaĵo. La polipoj, nodoj, kaj kancero estas forigitaj en lokala aŭ generala anestezo. Post la eltranĉado de la kanreco ofte restas la disfonio.

Fontoj redakti

  • Fred Bernitzke: Heil- und Sonderpädagogik. Bildungsverlag EINS, Stam 2005, ISBN 3-8237-1542-9
  • W. Seidner, U. Eysholdt, Jürgen Wendler (Hrsg.): Lehrbuch der Phoniatrie und Pädaudiologie. 4., völlig überarbeitete Auflage. Thieme, Stuttgart/New York 2005, ISBN 3-13-102294-9
  • Johan Sundberg: The Science of the Singing Voice. 1987, Die Wissenschaft von der Singstimme. deutsch: Friedemann Pabst, Orpheus, Bonn 1997, ISBN 3-922626-86-6
  • Richard Luchsinger, Gottfried Eduard Arnold: Handbuch der Stimm- und Sprachheilkunde. Springer, Wien/New York 1970