Disgrafio estas difektita kapablo (lernomalkapablo) skribi - la trafito ne kapablas imiti formon de literoj, ne memoras ilin, konfuzas kaj miksas ilin.

Disgrafio jen aperas kiel memstara difekto, jen ligita kun disleksio, kiel ĝia skriba manifestiĝo. Ĝi povas esti ankaŭ la sekvo de la malbona koordinado de la movado. Ĝi ne estas emocia problemo, malalta nivelo de inteligenteco aŭ manko de sensoj. Kiuj ne lernis skribi, tiuj ne estas konsiderataj disgrafiaj. Plej ofte ne ĉiuj simptomoj manifestiĝas. Ĝi havas duontipon, kiu povas manifesti ĉe unu homo. En tiuj kazoj povas esti, ke la subjekto ne povas skribi.

Simptomoj redakti

La skribado estas malordigita, kaj ne akomodiĝas al la linioj; la teksto ondas. La formo de la literoj estas malkonsekvenca: la sama litero povas aspekti alie, kaj la similaj literoj povas aperi same. La distanco de la vortoj varias. La disgrafiulo tenas la skribilon malefike kaj spasme, trudas ĝin al la papero, kaj ofte elkaptas ĝin. Li tre malfacile diskriminas la longan kaj la mallongajn voĉojn; ankaŭ la tradicia ortografio estas tre malfacila por tiu.

Kiam oni diktas, li devas elpensi, kiel li la literojn skribi devas, kaj ne povas skribi la plenan tekston. Li ne skribas la finojn de la vortojn kaj la frazojn, aŭ duplikas certajn silabojn. La interpunkcioj kaj la interspacoj malaperigas. Li kopias ankaŭ malrapide, ĉar li povas memori nur duo aŭ tri literojn samtempe.

Tamen la disgrafio ne egalas kun la malordigita aspekto kaj la malbona ortografio. La disgrafiulo havas problemojn kun la gramatikaj funkcioj. Li malfacile inteligas, memoras kaj uzas ilin.

Kaŭzoj redakti

La disgrafio povas esti kaŭzita per la perturboj de la sensoj aŭ de la kunordigo de la moviĝado. Ĝi povas ankaŭ kaŭzita per la malevoluitaj analizaj aŭ sintezaj vidaj kaj aŭdaj procezoj, de la prozesoj, kiuj agas kun la spaco kaj la tempo, la problemoj de la kodiĝo, kaj de la imagecoj necesaj por la skribado.

Tipoj redakti

  • Forma disgrafio

Malfacila estas la teĥniko de la skribado por la malbona kunordigo de la okuloj kaj la manoj, aŭ la neakurataj malgrandaj movoj. La skribitaj estas malbelaj.

  • Enhava disgrafio

Malfacila estas la skriba esprimado, kaj la ortografio estas malbona. Povas esti, ke la subjekto bele kaj ĝuste kopias, sed malĝuste skribas, kiun ĝi aŭdas.

Psikaj problemoj redakti

La lernejoj kaj la lerneja sistemo povas nur akcepti tiujn plenumojn, kiun oni povas mezuri per nombroj. Kiu talento ne estas mezureblan per nombroj, tiu estas akceptita malcerte. Se oni ne rekonas la disgrafion, la infano estas konsiderita kiel maldiligenta aŭ neinteligenta, kaj li ankaŭ kredas tion. Li perdas lian memfidon, kaj angoras multan, aŭ agresivas.

La konsekvencoj determinas lian vivon: li lernos pli malmulten, ol li kun helpo povus. Pro tiu signifikas, ke la instruantoj aŭ la gepatroj rekonu la perturbojn de la lernado.

Vidu artikolon Lernomalkapablo.

Helpo redakti

La disgrafio ne estas malsano aŭ handikapo. Se la gepatroj rekonas ĝin, serĉu logopediiston, kiel frue ili povas. Ili akceptu ilian infanon, kiel li estas, kaj motivigu lin. Laŭdu, instigu, serĉu liajn talentojn, kaj helpu evoluigi ilin. La ekzercoj estu varia kaj interesa. Signifas, ke la infano sentas sin sukcesa. Ankaŭ la komunaj nelernaj ludoj helpas lian evolvigadon.

La kompensado de la disgrafio estas pli malfacile, ol de la disleksio. La multa kopiado ne helpas, sed la diktado povas esti helpa. La logopediisto komencas per voĉoj kaj silaboj. Kun la infano observas, analizas kaj ekzercas la formojn de la literoj kaj la ligaturoj. Poste la infano parolas, kiun li vidas en la bildoj; ankaŭ diras li vortojn, kaj finas frazojn.

Por la evolvigado de la ortografio ili komence evolvigas aliajn kapablojn, kiel la senson de la ritmo, la dismembrigadon de la formojn, la aŭdan atenton kaj rekonadon, la gramatikan analizadon kaj la memoron, ĉar ĝi signifikas por la ortografio. Ili atentas la ererojn en la vortoj kaj en la frazoj.

Por la verkado de la tekstoj la infano parolas pri bildoj; li komence diras frazojn, poste rakontas koherente. Ili kolektas vortojn laŭ temoj, kaj grupigas ilin laŭ multaj metodoj. Li ankaŭ skribas tuijn grupojn.

Famaj personoj redakti

Agatha Christie diktis siajn verkojn.[1][2] Ankaŭ George Washington kaj Albert Einstein estis disgrafia.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-14. Alirita 2013-08-17.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-01. Alirita 2013-08-17.
  3. [1]

Eksteraj ligiloj redakti