Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Determinanto.

En matematiko, la diskriminanto de polinomo estas kvanto, kiu dependas de la koeficientoj de la polinomo kaj determinas diversajn ecojn de ties radikoj. Ĝi estas ĝenerale difinita kiel polinoma funkcio de la koeficientoj de la origina polinomo. La diskriminanto estas vaste uzata en polinoma faktorigo, nombroteorio, kaj algebra geometrio. Ĝi estas ofte indikita per la simbolo (aŭ ).

Influo de la diskriminantosigno sur la reelaj radikoj (aŭ ne, pri flava kurbo) pri duagradaj polinomoj kun reelaj koeficientoj.

La diskriminanto de la duagrada polinomo kun a ≠ 0 estas:

,

la kvanto, kiu aperas sub la kvadrata radiko en la kvadrata formulo.