Dispartigo de Bengalio (1947)

La Dispartigo de Bengalio de 1947, kiel parto de Dispartigo de Hindio, dividis la brithindian provincon de Bengalio baze sur la Linio Radcliffe inter Barato kaj Pakistano. Hegemonie Hindua Okcidenta Bengalio iĝis provinco de Barato, kaj ankaŭ hegemonie Islama Orienta Bengalio (nune Bangladeŝo) iĝis provinco de Pakistano.

La 20an de Junio 1947, la Bengala Leĝofara Asembleo decidis la estontecon de la Bengala Prezidenteco, ĉu ĝi estus Unuiĝinta Bengalio ene de Barato aŭ Pakistano; aŭ ĝi estu dividata en Orienta kaj Okcidenta Bengalio.

Je la dekomenca kunsido, oni decidis (120 voĉdonoj kontraŭ 90) ke se la provinco restus unuiĝinta ĝi aliĝus al la Konstitucifara Asembleo de Pakistano. Je aparta kunsido de leĝofarantoj el Okcidenta Bengalo, oni decidis (58 voĉdonoj kontraŭ 21) ke la provinco estu dispartigita kaj Okcidenta Bengalo aliĝu al la Konstitucifara Asembleo de Barato. Je alia kunsido de leĝofarantoj el Orienta Bengalo, oni decidis (106 voĉdonoj kontraŭ 35) ke la provinco ne estu dispartigita kaj (107 voĉdonoj kontraŭ 34) ke Orienta Bengalo aliĝu al la Konstitucifara Asembleo de Pakistano se Bengalio estas dispartigita.[1] La 6an de Julio, la Silheta regiono de Asamo voĉdonis per referendumo aliĝi al Orienta Bengalio.

La dispartigo, kun la povo transpasata al Pakistano kaj Barato en 14a–15a de Aŭgusto 1947, estis farita laŭ tio kio iĝos konata kiel la "Plano de la 3a de Junio" aŭ la "Plano Mountbatten". La sendependeco de Hindio la 15an de Aŭgusto 1947 finigis ĉirkaŭ 150 jarojn de Britia influo en la Hindia subkontinento. Orienta Bengalio poste iĝis la sendependa lando Bangladeŝo post la Bangladeŝa Liberigo-Milito de 1971.

Notoj redakti

  1. Soumyendra Nath Mukherjee. (1987) Sir William Jones: A Study in Eighteenth-century British Attitudes to India. Cambridge University Press. ISBN 978-0-86131-581-9. [1] Arkivigite je 2018-02-08 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 7an de februaro 2018.