Kiel dispozicio oni nomigas la tutan instalaĵon de orgeno. Tiu ĉi konsistas el la unuopaj registroj, sed ankaŭ el teknikaj detaloj kiel la speco de ludo- kaj registrotraktilaroj, manklavara distribuo, ludhelpiloj kaj la uzata agordo.

La dispozicion planas la orgenfaristo priparole kun la mendanto por ĉiu orgeno individue; ĝi distingiĝas en siaj karakteriza trajto laŭdiversaj epokoj kaj stiloj de la muzikhistorio. Praktikaj kondiĉoj kiel uzocelo, akustiko de la ekzistanta salono, sufiĉa spaco kaj ankaŭ financaj kapabloj estas pluaj konsiderindaj aspektoj. Laŭokaze ankaŭ la gvidlinioj de la monumentprotektado estas atentendaj.

Ĉar ĉiu orgeno estas projektita kaj konstruita aparte por sia, apenaŭ ekzistas orgenoj kun tute identaj dispozicioj. Escepto estas etorgenoj (pozitivo, portativo, rigalo, malgranda hejmorgeno). Tiuj ĉi instrumentoj ne estas konstruitaj por konkreta ejo. Portativoj kaj rigaloj jam ĉiam estis transporteblaj. Same transporteblaj estas la pozitivoj, konstruitaj kiel kestorgenoj. Etorgenoj parte estas konstruitaj en serietfabrikado kun ĉiam sama dispozicio.

La historia evoluo de la dispozicio estas priskribita kadre de la historia evoluo de la orgeno.

Disambiguation
Disambiguation

La plej ĝenerala signifo de la termino estas laŭ PIV2 : maniero, en kiu io estas aranĝita por iu destino; interrrilata pozicio de la partoj. Pliaj signifoj ekzistas.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti