Disrabado de Romo (1527)

Disrabado de Romo de 1527 estis efektivigita de la landskneĥtoj (ĝermanaj soldoj) de la imperiestro Karlo la 5-a Habsburga.

Disrabado de Romo, incizaĵo fare de Maarten van Heemskerck

Antaŭfaktoj redakti

 
Klemento la 7-a
 
Francisko la 1-a
 
Karolo la 5-a, kvin jarojn poste (1532)

La historia evento enkadriĝas en la pli ampleksa kornico de konfliktoj por la superrego en Eŭropo, inter Habsburgoj kaj Valois, aŭ inter Francisko la 1-a, reĝo de Francio, kaj Karlo la 5-a Habsburga, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj krome reĝo de Hispanio. Pliprecizige, la evento 'disrabado de Romo' enŝoviĝas meze de la dua konflikto kiu vidis engaĝitaj la du suverenojn ekde 1526 al 1529. Laŭ vizio pli vasta eblas memorigi ke la disrabado de Romo konturiĝis ankaŭ kiel krucmilito de luteranoj kontraŭ la papa Romo.

La unua konflikto konkludiĝis kun la malvenko de Francisko la 1-a en la batalo de Pavio (1525) kaj la subskribo de la Traktato de Madrido okazinta en januaro de 1526, sekve de kiu la franca suvereno devis rezigni, interalie, al ĉiu sia rajto sur italaj teritorioj kaj redoni la Burgonjon al la habsburga dinastio.

En la sinsekva majo, tamen, la papo Klemento la 7-a (sekulare Julio de Mediĉoj), profitante de la senkontentigo de eminentuloj de la domo de Valois devige subskribinta traktaton inkluzivantan klaŭzojn ekstreme humiligajn por Francio, sin igis iniciatoro de Ligo kontraŭimperia, la tieldirita Sankta Ligo de Cognac partoprenata de Francio, Anglio, Venecio kaj aliaj italaj ŝtatoj kontraŭ la Imperio.

Substance, papo Klemento konsentis kun la reagoj de Francio pro la ekscesoj de punaj klaŭzoj ĉar estiĝis ankaŭ ĝenerala timo, pli ol justigita, fondita sur tio kio kion la antaŭajn jarcentojn la imperiestroj de la Sankta Romia Imperio jam faris aŭ provis fari, nome celi kunigi ĉiujn ŝtatojn de Italio (Karlo la 5-a jam regnis en Suditalio pro hispana dinastia heredo kaj jam praktike ekdominis la nordon de Italio), kaj, do, krizigi se ne malaperigi la papan ŝtaton kaj tial limigi la sendependon de la papa funkcio en la kristana katolika eklezio.
Al la ligo adheris la plej minacataj ŝtatoj kiaj Venecia respubliko, Ĝenova Respubliko, krom Florenco de Mediĉoj kaj la Dukato de Milano.

La imperiestro provis rekonkeri la aliancon kun la papo, limiĝante dume kontroli nur la nordon de Italio; sed la afero ne sukcesis, pro tio li decidis interveni milite. Ne disponante, tamen, pri siaj armeanoj discentrigitaj, interne por altfronti luteranojn, ekstere kontrasti la otomanan imperion premantan sur la orientajn zonojn de la imperio, aktivis por eksplodigi kontraŭ la papa ŝtato ribelon de la potenca roma familio Colonna, deĉiam malamika al la Mediĉoj.

La ribelo de la familio Colonna estigis siajn efikojn. Kardinalo Pompeo Colonna malligis siajn armenanojn kiuj disrabis Romon kaj sieĝis la papon en Vatikano, kiu helpetis al la imperiestro al kiu kompense promesis rompi sian aliancon kun la franca reĝo, praktike rompante la Sanktan Ligon de Cognac. Tiam Pompeo Colonna retiris siajn trupojn en la teritorio de la napola regno. Klemento la 7-a, tamen, liberigita el la sieĝo kaj povante libere decidi, ne fidelis al la perforte altrudita pakto kaj helpopetis al la unika forto kiu povis lin defendi, nome al Francisko la 1-a reĝo de Francio.

Tiupunkte la imperiestro decidis armitan invadon de la papa ŝtato pere de punekspedicio de kontigento de Landskneĥtoj, komandita de duko, malamata de la franca reĝo Francisko la 1-a, nome Karlo la 3-a Borbonne-Montpensier, sed reale surkampe estrata de generalo Georgo de Frundsbergo. Tiu ĉi, tamen, trafita de tuja grava malsano, devis hasteme reveni al Germanio kaj lasi la faktan surkampan komandon al la Burbono.

La evento redakti

 
Banĉambro de Klemento la 7-a en Kastelo de Sankta Anĝelo
 
Landskneĥta parado (ĉirkaŭ 1530)
 
Landskneĥtoj en batalo (Hans Holbein la juna)

La landskneĥta trupo forlasis Trentonn la 12-an de novembro 1526, kaj sukcesis kuniĝi kun la hispana trupo elveninta el Milano. Malmultajn tagojn antaŭe, ĉe Governolo (Mantuo) estis grave vundita Giovanni dalle Bande Nere, kiu estis la unika kapitano de la kontraŭ-imperia alianco provanta kontrasti la armean malsupreniron al Romo.

Burbono foriĝis el Areco la 2-an de aprilo 1527, ĉe la fronto de 35.000 soldatoj hispanaj, germanaj, kaj italaj, profitante de la hezitoj de Venecio kaj de la insurekcio kontraŭ la Mediĉoj de Florenco.
Trupoj defendontaj Romon estis malmulte nombraj (eble ne pli ol 5.000), sed havis je sia avantaĝo solidajn muregojn kaj artilerion je kiu la sieĝantoj mankis.
Burbono devis okupi la urbon haste por ne esti siavice enkaptita de la Liga Armeo. La 6-a de majo la imperia armeo ekatakis: la Borbona duko estis morte trafita de Benvenuto Cellini (laŭ lia membiografio), sed tiu fakto ne malintensigis la atakon, kiu male sukcesis: la sieĝantoj ruinigis la muregojn kaj eniris la urbon.

Papo Klemento la 7-a rifuĝiĝis en la nekaptebla Kastelo de Sankta Anĝelo[1]. La 2-an de junio, post akcepto de pagota konsiderinda sumo por la retiriĝo de la okupantoj, la papo kapitulacis kaj estis emprizonigita en la kvartalo “Prati” ĝis kiam li pagos laŭakorde. Sed, kiel jam sekrete interkonsentite kun partizana franĝo, tridekoj da kavaliroj kaj taĉmento de arkebuzuloj komanditaj de Luigi Gonzaga "Rodomonte", atakis la palacon kaj liberigis la papon, kiu legomkulturiste vestite eliris el la urbaj muregoj kaj rifuĝiĝis en Orvieto.

Post disrabado de ĉio disrabebla kaj perdinte la esperon ricevi la paktitan sumon, kaj plue dekumitaj pro la pesto kaj dizerto, la invadanta armeo retiriĝis el Romo en la tagoj de la 18-a ĝis la 2-a de februaro.

La disrabado kaŭzis nekalkulebrajn damaĝojn sur la arta heredaĵo de la urbo. Ankaŭ la laboro por la fabriko de la Baziliko de Sankta Petro interrompiĝis (kaj rekomenciĝos en 1534 dum la papado de Paŭlo la 4-a.

Laŭ Francesco Guicciardini, “Ĉiuj sanktaĵoj, sakramentoj kaj relikvoj de sanktuloj, je kiuj estis plenaj la preĝejoj, senvestitaj je ornamoj, estis teren ĵetitaj; al tio aldonante la germana barbareco senfinajn ĉiuspecajn insultoj. Kaj tion kion ŝparis la avido de soldatoj (kio estis la afero plej fia) ŝtelis la simpatiantoj de la familio Colonna, kiuj aliris urbon. Eĉ la kardinalo Pompeo Colonna, kiu alvenis (mi opinias) la sekvantan tagon, savis multajn virinojn rifuĝintajn en lia domo. Kaj estas komuna konstato ke la kvanta valoro de la disrabita mono, oro, arĝento kaj juveloj estus pli ol unu miliono da dukatoj, sed eble pli... Krom la granda promesita sumo, la papo devis garanticele allasi en la manoj de la okupantoj Giovanni Maria del Monte, ĉefepiskopo Siponta; M.Onofrio Bartolini, ĉefepiskopo de Pizo; M. Antonio Pucci, episkopo de Pistoia; M. Giovanni Matteo Ghiberti, episkopo de Verona. [2]

Efikoj sur roma popolo redakti

Tiuepoke la urbon Romon rezidante loĝadis ĉirkaŭ 50.000, precipe kolonioj de Tuskanoj kaj de aliaj italaj regionoj.

Tiun malmultenombran popolon defendis armeo de ĉirkaŭ 4.000 homoj kaj de 189 svisaj solduloj engaĝitaj, ĉi-lastaj, en la persona defendo de la papo.

La tuja plurmonata amasiĝo kaŭzita de plurdekmila trupa armeo krizigis la jam deficitan porhigienan infrastrukturon kiu ne povis malhelpi la eksplodon de la pesto kaj de kontaĝaj malsanoj. La roma popolo reduktiĝis al ĉirkaŭ la duono (ĉirkaŭ 20.000 homoj): la mankantoj, kune kun miloj da okupantoj, estis predo de malordo, murdoj, pesto...

Kaŭzoj de la disrabado redakti

 
Alegorio de la suferoj de Romo (Francesco Xanto Avelli, 1528-1531 ĉirkaŭ)

La kaŭzoj kiuj puŝis la germanajn soldulojn sin allasi al la disrabado tiel makabra kaj tiel laŭlongatempa, nome laŭlonge de preskaŭ unu jaro, kuŝas, precipe, en la malamo kiun la la soldata plejparto luterana, sentis kontraŭ la Katolika Eklezio.

Krome, tiuepoke la solduloj estis pagitaj ĉiukvintage, el kio la “"cinquina" (kvintaga pago). Kiam tamen la komandanto ne disponis je sufiĉa mono, li permesadis la tieldiritan “disrabon” de la urbo, kiu ne daŭrigis kutime pli ol unu semajno. por ke la trupo reakiru la mankitan salajron.

En ĉi-kazo, landskneĥtoj ne nur restis senpage, sed estis ankaŭ senkomandante. Fakte, Frundsberg estis reveninta al Germanio pro persona malsano kaj Karlo la 1-a el Burbono estis mortigita.

Senpage, sengvide kaj senordone, rabie kontraŭkatolike, estis facile por la soldularo sin rajtigi al la disrabado.

Iuj vandalismoj videblaj ĝis hodiaŭ redakti

Disrabado de Romo de 1527 redakti

Referencoj redakti

  1. Estis la 6a de majo: 189 soldatoj de la svisa kontingento protektis la papon fuĝantan tra la “Passetto di Borgo” kunliganta Vatikanon kun la Kastelo de Sankta Anĝelo: el 147, rezistantaj kontraŭ la sturmo de landskneĥtoj, mortis kaj saviĝis nur 49, praktike tiuj kiuj sukcesis eniri la Kastelon kun la papo.
  2. Ragguaglio del Sacco di Roma del 1527 de Jacopo Buonaparte de Sankta Miniato, vida atestanto

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti