Dissekco (el Latina dissecare "distranĉi"; nomata ankaŭ anatomiigo) estas la dismembrigo de la korpo de mortinta animaloplanto por studi sian anatomian strukturon. Nekropsio estas tre uzata en patologio kaj jurmedicino por determini la kaŭzon de la morto ĉe homoj. Ĝi estas farita aŭ montrita al studentoj de biologio kaj anatomio en altlernejoj kaj medicinaj fakultatoj. Malpli antaŭenirintaj kursoj tipe uzas pli malgrandajn subjektojn, kiel malgrandaj animaloj konservitaj en formaldehido, dum pli antaŭenirintaj kursoj normale uzas kadavrojn. Sekve, dissekco estas tipe farita en kadavrejo aŭ en anatomia laboratorio.

Dissekco de rato.

Dissekco estis uzita dum jarcentoj por esplori anatomion. Malakcepto uzi kadavrojn kondukis al uzado de alternativoj kiaj uzado de virtuala dissekco de komputilaj modeloj.

Vidu ankaŭ redakti