Dissendolisto (aŭ dissendo-listo) estas listo de personoj kiuj komunikas per retpoŝto dank'al komuna retadreso: la adreso de la dissendolisto. Ĉiu membro de la listo povas sendi mesaĝon al tiu adreso kaj ĉiu alia membro ricevas la mesaĝon kaj povas reagi same sendante sian komenton al ĉiuj aliaj.

Laŭ la funkciado de la listo, estas almenaŭ du malsamaj tipoj de dissendolistoj. La plej multaj estas diskut-listoj kiuj ebligas al ĉiuj diskuti unuj kun la aliaj. Aliaj listoj nur utilas kiel inform-listobulten-listo ĉar nur la kreinto de la listo povas sendi mesaĝon al la ricevantoj.

Dissendolisto estas unu el la plej sukcesaj novaj komunikiloj alportitaj de Interreto. Ili efektive uzas la plej uzatan servon de Interreto, la retpoŝto, por ebligi al asocioj kaj diversaj grupoj komuniki plej facile. Dank'al ilia uzo eblas nun tre facile informi kaj organizi agadojn inter diversaj uzantoj de Interreto.

Pro tio, ekzistas nun multege de diversaj dissendolistoj pri diversaj temoj kaj en diversaj lingvoj. Ekzemple en Esperanto ekzistas jam kelkaj centoj de dissendolistoj de pli ol 40 diversaj naciecoj kaj pri diversaj temoj, kiaj kulturaj, sciencaj, politikaj, religiaj, ktp.

Ekzistas diversaj provizantoj de serviloj, kiuj ebligas krei kaj uzi dissendoliston sed unu el tiuj Yahoogroups, posedata de Yahoo estas tre forte prezenta internacie kaj multlingve, kaj pro tio estas la plej uzata en multaj lingvoj interalie en Esperanto.

La Vikipedio havas propran dissendoliston: WikiEO-l.

Eksteraj ligiloj redakti

Listo de 200 Dissendo-listoj en Esperanto kaj instruktoj pri ilia uzo:

Yahoogroups en la angla:
(aldonu landan ISO-kodon je la komenco por havigi aliajn lingvojn)