Distililo estas la kompleta aparato por distili. Ĝi konstistas ĉefe el distilujo (kaldrono) kaj malvarmigilo (kondensilo), konektitaj per tuboj.

La plej tradicia formo de distililo estas la alambiko.

Distililoj estas vaste uzataj en la kemia industrio kaj en laboratorioj.

La plej grandan komercan valoron reprezentas la distilado de nafto en rafinejo, sed la plej grandan publikan intereson ĝuas la distililoj por alkoholo. Famaj distilejoj por brandoj kutimas gvidi vizitantojn tra la produktejoj kaj fiere montras siajn tradiciajn distililojn.