Distinga trajto estas potence sencodistinga eco de lingvaj objektoj. La termino estis unue uzita en fonetiko kaj fonologio por distingi malsamajn fonemojn unu de la alia kaj por karakterizi tiujn distingojn.

La koncepto de distinga trajto estis disvolvita en la 1930-aj jaroj en la Praga Lingvistika Rondo, origine de Roman Jakobson. Ĝi poste disvastiĝis etenditasence al morfologio, leksikologio kaj komputa lingvistiko.

Distingaj trajtoj de fonemaj segmentoj redakti

Oni povas dividi la aron da malsamaj segmentoj, kiuj aperas en la parolo, en naturajn klasojn (fonemojn kaj fonemklasojn) uzante nur kombinojn de distingaj trajtoj. Tiuj estas plej ofte konsiderataj kiel duumaj, kaj estas indikata per plus (+) aŭ minus (-) ĉu aparta sono havas la trajton aŭ ne. Ekzemple la fonemo /d/ havas la trajton /+ voĉa/, dum /t/ estas /-voĉa/. Kaj /d/ kaj /t/ estas /- nazala/j, dum /n/ estas /+ nazala/ (kaj ankaŭ /+ voĉa/ kaj /+ sonora/).

Evidentas, ke retroviĝas la samaj malmultaj distingaj trajtoj en la fononemsistemoj de multaj malsamaj lingvoj. Kelkaj lingvistoj kredas, ke sufiĉas malgranda nombro da "universalaj" dinstingaj trajtoj por priskribi la fononemsistemojn de ĉiuj naturaj lingvoj. Pri tio tamen restas duboj.

Distingaj trajtoj utilas ekzemple por kompreni lingvohistoriajn ŝanĝojn kaj socilingvistikajn interrilatojn kiel laŭregulajn fenomenojn, kiuj baze afektas tutajn fonemklasojn en la sama maniero. Notindas, ke pluraj iom malsamaj sistemoj de distingaj trajtoj estas uzataj de lingvistoj. La ĉi-sekva klasigo tamen estas vaste uzata.

Klasigo redakti

Fundamentaj trajtoj redakti

Trajtoj per kiuj distingiĝas la ĉefaj klasoj de parolsonoj: ± silaba (silabokerna), ± konsonanta, ± aproksimanta (inkluzivas vokalojn), ± sonora.

Laringaj trajtoj redakti

Trajtoj kiuj priskribas la staton de la gloto: ± voĉa, ± malferma gloto, ± ferma gloto.

Maniero redakti

Trajtoj kiuj priskribas la manieron de artikulacio.

Loko redakti

Trajtoj kiuj priskribas la lokon de artikulacio.

Suprasegmentaj trajtoj redakti

Krom la segmentoj ekzistas en la parolo ankaŭ suprasegmentaj trajtoj. Tiuj povas esti sencodistingaj en certaj lingvoj kaj ne en aliaj. Al tiuj apartenas ecoj de la voĉo kiel tonalteco, tonkonturo kaj voĉtipo, kaj la relativa daŭro de segmentoj - ilia tiel nomata "kvanto".

Literaturo redakti