Distrikto Ahrweiler

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Rejnlando-Palatinato
Administra urbo: Bad Neuenahr-Ahrweiler
Areo: 786 km²
Loĝantoj: 128161
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 162
Aŭtokodo: AW
Municipokodo: 07131
Komunumoj: 74
Adreso de la
distrikta administrejo:
Wilhelmstr. 24–30
53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler
rete: www.kreis-ahrweiler.de
retpoŝte: info@kreis-ahrweiler.de
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato

La distrikto Ahrweiler situas en la nordo de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la urbo Bad Neuenahr-Ahrweiler, kies mezepoka parto Ahrweiler donis sian nomon al la distrikto.

Najbaras norde la distriktoj Euskirchen kaj Rhein-Sieg plus la eksterdistrikta urbo Bonn en Nordrejn-Vestfalio, kaj je la aliaj flankoj la distriktoj Neuwied, Mayen-Koblenz kaj Vulkaneifel.

Esperanto-movado redakti

La riĉa banloko Bad Neuenahr, la pli nova parto de la distrikta ĉefurbo, ekde la 19-a jarcentoj altiris multajn vojaĝantojn, ankaŭ esperantlingvajn; interalie en 1913 L. L. Zamenhof pasigis siajn feriojn en Bad Neuenahr kaj renkontiĝis tie kun aliaj movadanoj kiel la juna esperanto-aktivulo Max Butin el la iom pli norda banloko Bad Godesberg. En la urbo kun sia familio ĝis la forpaso en 2021 loĝis la esperantisto Wolfgang Bohr, kiu estis aktivulo kaj ekde 2006 prezidanto de la regiona Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo. La familio interalie funkcias kiel gastiganto de Pasporta Servo. Inter la jaroj 1994 kaj 1996 krome la esperantisto Thomas Pusch laboris kiel kuracisto en la urbo.

 
Ahrweiler