Distrikto Argeș

distrikto (rumane județ) en Rumanio

Argeș [arĝeŝ] estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Pitești. Ĝia siglo estas "AG". Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 569 932 loĝantoj sur areo de 6 862 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 83 loĝantoj/km².

Distrikto Argeș
distrikto
Ĉefurbo Pitești
Regiono Valaĥio
mallonge AG
Telefono +40×48...
Areo
 
6 862 km²
(10-a rango)
Loĝantaro 569 932
(9-a rango)
Loĝdenso 83/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr

Najbaroj: oriente: distrikto Dâmbovița; sude: distrikto Teleorman; sud-okcidente: distrikto Olt; okcidente: distrikto Vâlcea; norde: distriktoj Brașov kaj Sibiu.

Katedralo en Curtea de Argeș

Geografio redakti

Argeș [arĝeŝ] estas rivero en la rumana distrikto Argeș, maldekstra alfluanto de Danubo. Ĝi ekestas el du fontaj riveroj, Buda kaj Capra, kiuj fontas en la Făgăraș-montaro, kaj enfluas okcidente de Oltenița en Danubon.

Administra strukturo redakti

Distrikto Argeș konsistas el tri municipoj, kvar urboj kaj 95 komunumoj.

Municipoj redakti

Urboj redakti

Transportoj redakti

La Fervojlinio Pitești – Curtea de Argeș estas fervojlinio en Rumanio. Ĝi havas la numeron 206 kaj ligas la urbojn Pitești kaj Curtea de Argeș en la distrikto Argeș. Ĝi sekvas la valon de la rivero Argeș.

Eksteraj ligiloj redakti