Distrikto Baden (Svislando)

Tiu ĉi artikolo temas pri la distrikto Baden en Svislando. Ekzistas samnoma distrikto Baden en Aŭstrio.

La distrikto Baden estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 125691 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Baden.

Baden
Blazono de Baden
Distrikta administrejo de Baden
Mapo de la distrikto Baden
Distriktoj de Kantono Argovio
Kantono Argovio
Ĉefloko Baden
Geografia situo CH1903: 664942 / 257677 (mapo)47.4666666666678.3Koordinatoj: 47° 28′ N, 8° 18′ O; CH1903: 664942 / 257677 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 125691  (2007-12-31)
Areo 153,07 km²
Loĝantardenseco 821,13 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1902
vdr

Geografio redakti

La distrikto Baden situas en la suba parto de la valo de la rivero Limato kaj apartenas hodiaŭ al la aglomeraĵo de la urbo Zuriko, kun kiu ĝi estas ligita ek de 1847 per la unua svisa fervolinio, la tiel nomita Hispanpan-Fervojo. La distrikto estas tranĉita geografie per ĉeno de la Ĵurasa montaro, kiun pasas sude de Baden tra profunda ravino la rivero Limato inter la Lägern en oriento kaj Hundsbuck en okcidento.

Historio redakti

Historie la distrikto Baden evoluis el la mezepoka Grafejo Baden, kiu estis en la jaro 1798 integrita al la helveta Kantono Baden. En la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj kunigita kun la helvetaj kantonoj Argovio kaj Frick-Valo al la aktuala Kantono Argovio. El la antaŭa Grafejo Baden fariĝis la distrikto Baden de Kantono Argovio.

Trafiko redakti

Tra Baden pasas la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko tra Olten al Berno, respektive de Zuriko tra Frick al Bazelo, kies unua etapo inter Zuriko kaj Baden, kiu estis malfermita en 1847 estis la unua fervojlinio en Svislando.

Tra la distrikto pasas ankaŭ la naciaj aŭtoŝoseoj A1 de Berno al Zuriko kaj A3 de Bazelo al Zuriko, kiuj en Baden antaŭ la Baregg-Tunelo kuniĝas ĝis Zuriko.

Monaĥejo Fahr redakti

Al la distrikto Baden apartenas ankaŭ la Priorejo Fahr, kiu ĝis 2007 ne apartenis al iu-ajn politika komunumo kaj estas eksklavo de Kantono Argovio en la zurika Limatvalo. Ek de 2008 la monaĥejo apartenas al la tereno de la argovia komunumo Würenlos. Jam en la jaro 1889 la komunumo Würenlos unuan fojon provis enteritoriigi al si la monaĥejan bienon kun areo de 0,0148 km².

Komunumoj de la distrikto Baden redakti

La distrikto Baden konsistas el 26 komunumoj, la plej granda el inter ili estas Vetingo. Jen la listo laŭ stato de 2009:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Baden 17'098 13.17 4021
  Bellikon 1473 4.94 4022
  Bergdietikon 2228 5.94 4023
  Birmenstorf 2434 7.80 4024
  Ehrendingen 3884 7.31 4049
  Ennetbaden 2938 2.11 4026
  Fislisbach 4966 5.05 4027
  Freienwil 863 3.99 4028
  Gebenstorf 4474 5.64 4029
  Killwangen 1792 2.43 4030
  Künten 1586 4.89 4031
  Mägenwil 1820 3.48 4032
  Mellingen 4508 4.86 4033
  Neuenhof 7989 5.37 4034
  Niederrohrdorf 3035 3.33 4035
  Oberrohrdorf 3617 4.30 4037
  Obersiggenthal 8078 8.36 4038
  Remetschwil 1942 3.88 4039
  Spreitenbach 10'328 8.60 4040
  Stetten 1522 4.41 4041
  Turgi 2830 1.55 4042
  Untersiggenthal 6393 8.28 4044
  Vetingo 19'454 10.59 4045
  Wohlenschwil 1346 4.39 4046
  Würenlingen 3838 9.37 4047
  Würenlos 5255 9.03 4048
Totale (26) 125'691 153.07 1902

Eksteraj ligiloj redakti