blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Eberswalde
Areo: 1 494 km²
Loĝantoj: 191 849
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 116 po km²
Aŭtokodo: BAR, BER, EW
Municipokodo: 12060
Komunumoj: 25
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Barnim (germane: Landkreis) situas en la nordoriento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio, nordoriente de Berlino. La urbo Eberswalde estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 494,32 km² fine de decembro 2022 loĝis 191 849 homoj; do meznombre 117 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Barnim estas signita per 1.

Najbaraj distriktoj estas norde Uckermark (14), okcidente Oberhavel (6), sudoriente Märkisch-Oderland (5); sude situas Berlino kaj en oriento Pollando.

Historio redakti

La distrikto Barnim estis kreita en 1993 per unuigo de la du ĝistiamaj distriktoj Bernau kaj Eberswalde kaj de la municipoj Hohensaaten kaj Tiefensee el la tiama distrikto de Bad Freienwalde. Ĝia nomo estas tiu de la altebenaĵa aŭ monteta pejzago Barnim, kiu parte identas kun ĝia teritorio.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti

Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 25 komunumoj, 3 komunumaroj, 3 urbaj kaj 4 neurbaj komunumoj sen aparteno al komunumaro.

(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[1]

Urboj, el tio ¹ urboj kun membreco en komunumaro

  1. Bernau bei Berlin (43 685)
  2. Biesenthal ¹ (6079)
  3. Eberswalde (41 461)
  4. Joachimsthal ¹ (3446)
  5. Oderberg ¹ (2143)
  6. Werneuchen (9369)

Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro

  1. Ahrensfelde (14 050)
  2. Panketal (20 854)
  3. Schorfheide (10 252)
  4. Wandlitz (24 104)

Komunumaroj kaj membraj komunumoj
(administra centro *)

1 Biesenthal-Barnim (12 700)

  1. Biesenthal, urbo * (6079)
  2. Breydin (832)
  3. Marienwerder (1726)
  4. Melchow (1056)
  5. Rüdnitz (2039)
  6. Sydower Fließ (968)

2 Britz-Chorin-Oderberg (10 001)

  1. Britz * (2105)
  2. Chorin (2342)
  3. Hohenfinow (522)
  4. Liepe (621)
  5. Lunow-Stolzenhagen (1155)
  6. Niederfinow (609)
  7. Oderberg, urbo (2143)
  8. Parsteinsee (504)

3 Joachimsthal (Schorfheide) (5373)

  1. Althüttendorf (651)
  2. Friedrichswalde (830)
  3. Joachimsthal, urbo * (3446)
  4. Ziethen (446)

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti