Distrikto Bergstraße

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Bergstraße en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Hesio
Regiono: distriktaro Darmstadt
Administra urbo: Heppenheim
Areo: 719,54 km²
Loĝantoj: 275 205
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 370
Aŭtokodo: HP
Municipokodo: 06431
Komunumoj: 22
Adreso de la
distrikta administrejo:
Gräffstraße 5
64646 Heppenheim
rete: www.kreis-bergstrasse.de
retpoŝte: info@kreis-bergstrasse.de
situo de la distrikto en Hesio
situo de la distrikto en Hesio

La distrikto Bergstraße ([Berkŝtrase], "monta strato", germane Kreis Bergstraße) situas en la distriktaro Darmstadt de la germana federacia lando Hesio. La distrikto havas areon de 719 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 275 205 loĝantojn.

Najbaras norde la distriktoj Groß-Gerau kaj Darmstadt-Dieburg, oriente la distrikto Odenwald kaj sude la baden-virtemberga distrikto Rhein-Neckar plus la urbo Mannheim. Okcidente la rivero Rejno estas natura limo al la najbara fereracia lando Rejnlando-Palatinato. Tie situas, najbare al la distrikto Bergstraße, interalie la sendependa urbo Worms. La distrikto apartenas al la ekonomiaj regiono Rejno-Majno kaj regiono Rhein-Neckar.

Geografio redakti

La orienta parto de la distrikto situas en la pejzaĝo Odenwald, la okcidenta en la rejna ebenaĵo kaj estas parto de la Hesia pejzaĝo "Ried". La distrikta nomo venas de turisma strato, nomata Monta Vojo, kiu ligas la urbojn Darmstadt norde kaj Wiesloch en Baden-Virtembergo sude. La norda parto de tiu strato gvidas tra la distrikto Bergstraße. Dum la unua postkrista jarcento, la antikva greka sciencisto Ptolemeo en sia verko Geografio (2-a libro, 10-a ĉapitro) kaj la romia klerulo Plinio la pli maljuna en sia verko Naturalis Historia ("naturhistorio") menciis monton Μηλίβοκον (Mēlíbokon), kion oni mezepoke identigis kun la - laŭ la silueto de la montaro Odenvaldo aparte alta - monto en la pleja nordo de la nuna distrikto, kaj nomis ĝin Melibokus, kvankam laŭ novaj teorioj Ptolemeo kaj Plinio eble celis la montaron Harco, multe pli norde.

Ekonomio redakti

La regiono estas turisma. Pro la relative milda klimato tamen ankaŭ sukcese kultigixas interalie tabako und tre bona vino. En la distrikto laboras internacie agantaj entreprenoj kiel Ciba SC (Lampertheim), Langnese-Iglo (Heppenheim), SAP SI (Bensheim), Sirona (Bensheim), Suzuki (Bensheim) kaj Tyco Electronics (Bensheim).

Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti

(inter krampoj loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)

Urboj

Neurbaj komunumoj

Centre de la distrikto de nordo al sudo viciĝas laŭ la Monta Vojo la urboj Zwingenberg, Bensheim kaj Heppenheim. La komunumoj okcidente de tiuj tri apartenas al la vasta rejna ebenaĵo kaj al la historia regiono Hessisches Ried, la komunumoj oriente de la tri estas parto de la mezalta montaro Odenwald.

Partneraj rilatoj redakti

La distrikto havas partnerajn rilatojn interalie kun

Eksteraj ligiloj redakti


  Administra divido de Hesio
distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) | distriktaro Gießen (la mezo) | distriktaro Darmstadt (la sudo)

distriktoj

Bergstraße | Darmstadt-Dieburg | Fulda | Gießen | Groß-Gerau | Hersfeld-Rotenburg | Hochtaunus | Kassel | Lahn-Dill | Limburg-Weilburg | Main-Kinzig | Main-Taunus | Marburg-Biedenkopf | Odenwald | Offenbach | Rheingau-Taunus | Schwalm-Eder | Vogelsberg | Waldeck-Frankenberg | Werra-Meißner | Wetterau

eksterdistriktaj urboj

Darmstadt | Frankfurto ĉe Majno | Kaselo | Offenbach | Wiesbaden