Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Supra Frankonio
administra sidejo: Coburg
areo: 592 km²
loĝantoj: 87 103
(fine de decembro 2022)
Aŭtokodo: CO
Municipokodo: 09473
Komunumoj: 17
Administreja adreso: Lauterer Str. 60
96450 Coburg
Retejo: www.landkreis-coburg.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Coburg (germane: Landkreis) situas en la nordo de la federacia lando Bavario de Germanio. La eksterdistrikta urbo Coburg estas la administra centro de la distrikto - ĝi tamen mem ne apartenas al la distrikta teritorio, sed estas komplete ĉirkaŭata per ĝi. Sur ties areo de 592 km² fine de decembro 2022 loĝis 87 103 homoj; do meznombre 156 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Coburg estas signita per 13.

Najbaraj distriktoj estas (de oriento laŭ iro de horloĝo) Kronach, Lichtenfels, Bamberg kaj Haßberge, plue la turingiaj distriktoj Hildburghausen kaj Sonneberg). La distrikto Coburg ĉirkaŭas, sed ne inkluzivas la urbon Coburg.