Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Supra Bavario
administra sidejo: Dachau
areo: 579 km²
loĝantoj: 156982
(fine de decembro 2022)
Aŭtokodo: DAH
Municipokodo: 09174
Komunumoj: 17
Administreja adreso: Weiherweg 16
85221 Dachau
Retejo: www.landratsamt-dachau.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Dachau (germane: Landkreis) situas en la centra sudo de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Dachau estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 579 km² fine de decembro 2022 loĝis 156 982 homoj; do meznombre 227 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Dachau estas signita per 14.

Najbaraj distriktoj estas (de sudo laŭ iro de horloĝo) Fürstenfeldbruck, Aichach-Friedberg, Pfaffenhofen, Freising, Munkeno kaj la urbo Munkeno.