Distrikto Donnersberg

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Rejnlando-Palatinato
Administra urbo: Kirchheimbolanden
Areo: 645 km²
Loĝantoj: 76208
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 117
Aŭtokodo: KIB
Municipokodo: 07333
Komunumoj: 81
Adreso de la
distrikta administrejo:
Uhlandstr. 2
67292 Kirchheimbolanden
rete: www.donnersberg.de
retpoŝte: info@donnersberg.de
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato

La distrikto Donnersberg (germane Donnersbergkreis) situas en la okcidento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la urbo Kirchheimbolanden.

Najbaras la distriktoj Bad Kreuznach, Alzey-Worms, Bad Dürkheim, Kaiserslautern kaj Kusel.

Sian nomon la distrikto havas de la monto Donnersberg, kiu altas 687 metrojn, pli ol iu alia punkto de la regiono Palatinato. Komence de la 19-a jarcento, kiam Napoleono konkeris grandan parton de Germanio, li en la pleja okcidento de la lando instalis departementon, kiun li nomis Donnersberg aŭ france Mont-Tonnerre.

Eksteraj ligiloj redakti