Distrikto Freiberg


Blazono

Distrikto
Freiberg

Bazaj informoj
federacia lando: Respubliko Saksio
administra distrikto: Chemnitz
administra sidejo: Freiberg
areo: 913,54 km²
loĝantaro: 149.804 (01.09.2003)
loĝdenso: 166 loĝantoj / km²
regiona aŭtoprefikso: FG
retejo: freiberg-regional.de Arkivigite je 2005-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
Situo de distrikto Freiberg ene de Saksio
Situo de Saksio ene de Germanio

La germana distrikto Freiberg estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iamaj distriktoj Döbeln kaj Mittweida kunfandiĝis al nova distrikto Centra Saksio (germane Landkreis Mittelsachsen). La distrikto apartenis al la administra distriktaro Chemnitz, kaj ĝis la 1-a de marto 2012 ankaŭ la nova distrikto Centra Saksio apartenis al ĝi - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

Krome ĝi apartenis al la Eŭroregiono Ercmontaro.

situo de la distrikto en Germanio

Geografio redakti

Najbaraj distriktoj estis norde Meißen, oriente Weißeritz, sude la ĉeĥa regiono Karlovy Vary, sudokcidente Mittlerer Erzgebirgskreis, okcidente la urbo Chemnitz kaj nordokcidente Mittweida.

La distrikto Freiberg etendiĝis de Mezasaksa Montetoregiono (Mittelsächsisches Hügelland) en la nordo ĝis la altaĵoj de la Orienta Ercmontaro (Osterzgebirge) en la sudo. Oriente interalie la Arbaro de Tharandt formis la limon kaj okcidente ĉi rolon ludis interalie la valoj de la riveroj Zschopau kaj Flöha. La alteco de la teritorio varias de 227 m super la marnivelo (plej malalta punkto estas en la valo de Freiberger Mulde ĉe Siebenlehn) ĝis 807 m (Drachenkopf ĉe Nassau). La dua plej alta punkto estas la 806-metra altaĵo Steinkuppe en Holzhau.

La plej gravaj akvejoj de la teritorio estas la riveroj kaj riveretoj Freiberger Mulde, Zschopau, Flöha, Bobritzsch, Granda kaj Malgranda Striegis, Striegis, Gimmlitz kaj la akvorezervejoj ĉe Rauschenbach kaj Lichtenberg. La riveroj estas riĉaj je kurbiĝoj kaj norde sin entranĉis profunde en la ĉirkaŭan terenon. Tiel do ili en historia tempo estis gravaj obstakloj por la orient-okcidentaj trafikaj vojoj. La distrikta areo en sia suda parto kontribuas al la Naturparko Ercmontaro/Vogtland.

Krome menciindas la ŝutmontoj, artefaritaj lagoj kaj kanaletoj en la ĉirkaŭajo de Halsbrücke, Freiberg kaj Brand-Erbisdorf kiuj atestas jarcentojn da minado. Speciale rimarkinda ĉi-rilate estas la akvotunelo Rothschönberger Stolln, kiu forkondukas la akvon el la minejoj ĝis en la rivereton Triebisch, kiu enfluas Elbon ĉe Meißen. Komence de la 21-a jarcento ekevoluas zono de urba kunfandiĝo de la urboj Nossen en la distrikto Meißen, Roßwein en la distrikto Döbeln, la antaŭ nelonge nove fondita urbo Großschirma kaj kun la urboj Freiberg kaj Brand-Erbisdorf. Tiu ĉi aglomeraĵo ampleksas en 2004 ĉirkaŭ 75.000 loĝantojn.

La terenoj en la nordo de la distrikto apudas la zonon de leŭs-grundo, kiu nomiĝas Lommatzscher Pflege. Ilin kovras agroj, pratoj kaj arbaroj.

Sur la ŝtonriĉaj altebenoj dominas piceaj arbaroj, sur la krutaj deklivoj de la valoj foliarbaro. Ju pli suden oni venas, des pli reduktiĝas la kvoto de la agrokulturaj areoj; jen dominas montaj pratoj kaj plej sude proksime al la montarkresto kreskas kohera picea arbaro. En la nordo la grundon konsistigas leŭso kaj argilo. En suda direkto pli kaj pli dominas konsisteroj estiĝintaj pro erozio.

Ekonomio redakti

En la teritorio de la eksa distrikto Freiberg gravas interalie turismo. La Vojo de la arĝento kondukas tra ĝi.

En la regiono ĉirkaŭ la urbo Freiberg dominis pli ol 800 jarojn la minado, precipe arĝent-minado. Apud arĝento oni elminis ankaŭ ercojn de plumbo, nikelo, fero, kupro kaj stano. En la fandejoj de Muldenhütten kaj Halsbrücke okazis la ekstraktado de la metaloj. Jam en la 18-a kaj 19-a jarcento tio kaŭzis ekologiajn problemojn. Ili kulminis en la 20-a jarcento. Hodiaŭ ili preskaŭ malaperis pro la preskaŭ kompleta malkonstruo de tiu industria branĉo post la germana ununiĝo kaj danke al modernaj procedoj por purigi fumgasojn kaj poluakvon. Montriĝis, ke la naturo povis rekrei sin en mallonga tempo.
Jam frue minado kaj fandado instigis la evoluon de komerco, metio kaj industrio. La diversaj branĉoj disvolviĝis en kompleksaj interrilatoj. Interalie ekfloris la produktado de karbo el ligno, la lignoprilaboro, la fabrikado de tekstiloj kaj ledo, la maŝinkonstruo, metalprilabora industrio kaj akvomastrumo.

Trafiko redakti

La teritorion de la eksa distrikto norde tuŝas la germana aŭtovojo A4 kaj la aŭtovoja triangulo de Nossen (germana aŭtovojo A14). Denorde-suden la federacia ŝoseo (Bundesstraße) 101 trairas la regionon, interalie tra Großschirma, Freiberg kaj Brand-Erbisdorf.
Deokcidente-orienten kuras la federacia ŝoseo 173 tra Flöha, Oederan kaj Freiberg. Ambaŭ ŝoseoj kruciĝas en la distrikta ĉefurbo Freiberg. De oriento al sudokcidento la distrikton tranĉas la federacia ŝoseo 171 tra la urboj Frauenstein kaj Sayda. Ekzistas densa reto de diverskategoriaj ŝoseoj.

La teritorio de la eksa distrikto Freiberg estas integrita en la regiona trafikasociiĝo Verkehrsverbund Mittelsachsen (VMS) kun komuna prezosistemo por busoj kaj fervojo. La publika loka persontrafiko ampleksas urbajn busretojn en Freiberg kaj Brand-Erbisdorf (komune 6 linioj) kaj Flöha. En la jaroj 1902 ĝis 1920 Freiberg posedis tramon. Diversaj buskompanioj funkciigas tradicie tre densan regionan busreton.

La fervoja reto iam estis tre densa. Hodiaŭ tra la distrikto iras la sekvaj fervojaj linioj: Görlitz - Dresden - Freiberg - Flöha - Chemnitz - Zwickau - Plauen - Nürnberg (nomata Sachsen-Franken-Magistrale) , Flöha - Annaberg, Flöha - Neuhausen kaj la linio de Freiberg al Holzhau, kiun funkciigas Freiberger Eisenbahngesellschaft mbH. Tute speciala trafikilo estas la telfero Augustusburg, kiu trafikas inter Erdmannsdorf en la valo de la rivero Flöha kaj Kastelo Augustusburg.

En la urbo Großschirma ekzistas aertrafika alteriĝejo.

Historio redakti

En la 1-a jarcento ĉi regiono supozeble apartenis al la influkampo de la Hermunduroj, en la 4-a kaj 5-a jarcento al tiu de la Turingoj kaj Silingoj. Arkeologiajn atestaĵojn el tiu tempo oni ĝis nun ne trovis. La eksetlado komencis en la norda parto kaj en ĉi-cele taŭgaj, seninundaj riveraj valoj en la 6-a, 7-a kaj 8-a jarcentoj. Eksetlis tiam la okcidentslavaj Dalemincoj, kies enmigro ĉefe celis la fekundajn leŭsgrundojn ĉirkaŭ Lommatzsch kaj Meißen apude de la teritorio de la distrikto Freiberg. Loknomoj, ekzemple Bobritzsch, Loßnitz, Großschirma, Kleinschirma und Flöha probable atestas tiun setladon. Ĝis la germana eksetlo la teritorio apartenis komplete al la praarbaro Miriquidi, Poste oni nomis ĝin kutime "Bohemaj arbaroj". Post poioma reduktiĝado ĝi fine malaperis. Ĝiaj restoj transformiĝis al forstoj. La geografia regiono iam titolita "Bohemaj arbaroj" estis rebaptita je "Ercmontaro".

Decidan rolon por la historia evoluo de la regiono ludis la fondo de la monakejo Altzella ĉe Nossen (tuj apud la norda limo de la distrikto). Historie funkciis la tiel nomata Frankona strato (Frankenstraße). Ĝi ekestis kadre de la orienten direktita ondo de koloniigo de la mezepokaj germanoj kaj kondukis el Frankonio respektive Turingio tra la nuna Saksio trans Elbo (ĉe Dresdeno) kaj Supra Luzacio al Silezio kaj ĝis Krakovo. En la 12-a jarcento oni (komencante ĉe Altzella kaj progresante norden) elradikis la praarbaron kaj fondis vilaĝojn laŭ la skemo de arbarhuba stratvilaĝo. Ekzistis trafikaj ligoj el la regiono Halle kaj Leipzig al Bohemio (Prago). Ilia preciza situo hodiaŭ ne plu konatas. Oni tamen scias, ke tiu trafiko tuŝis la vilaĝon Christiansdorf, kie ĝi kaŭzis la hazardan trovon de arĝenta erco kaj sekve la evoluon de la minista urbo Freiberg.

Sian nunan amplekson la distrikto ekhavis en 1994, kiam oni kunigis la ĝistiamajn distriktojn Freiberg, Brand-Erbisdorf kaj Flöha.

Komunumoj redakti

(1-a de aŭgusto 2004)

urboj

  1. Augustusburg
  2. Brand-Erbisdorf
  3. Flöha ¹
  4. Frauenstein
  5. Freiberg
  6. Großschirma (Saksio)
  7. Oederan ¹
  8. Sayda ¹

¹ komunumo-membro de administra asociiĝo

komunumaroj aŭ "administraj asociiĝoj" kun membroj

  1. komunumaro Flöha
    1. Falkenau
    2. Flöha, urbo
  2. komunumaro Oederan
    1. Frankenstein
    2. Gahlenz (ekde 2007 parto de Oederan)
    3. Oederan, urbo
  3. komunumaro Sayda
    1. Dorfchemnitz
    2. Sayda, urbo

komunumoj
(eventuale kelkaj ankaŭ membras en administra asociiĝo)

  1. Bobritzsch
  2. Eppendorf
  3. Großhartmannsdorf
  4. Halsbrücke
  5. Hilbersdorf
  6. Leubsdorf
  7. Lichtenberg
  8. Mulda
  9. Neuhausen
  10. Niederschöna (ekde 2006 parto de Halsbrücke)
  11. Niederwiesa
  12. Oberschöna
  13. Rechenberg-Bienenmühle
  14. Reinsberg
  15. Weißenborn

Eksteraj ligiloj redakti