Distrikto Güzelyurt

La distrikto Güzelyurt estas administra unuo de la Turka Respubliko Norda Kipro, oficiale rekonita nur fare de Turkio. Ĝi estas dividita je subdistriktoj Güzelyurt kaj Lefke. [1] Administra centro de la distrikto estas la urbo Morfu, greke nomata Μόρφου, turke Güzelyurt respektive Omorfo. En 2006 en la distrikto vivis 31 116 loĝantoj - 11,7 procentaĵoj de la tuta loĝantaro de Norda Kipro.[1] La plej altranga oficulo de la distrikto turke laŭ tradicia titolo de la Otomana Imperio nomatas kaymakam. Laŭ kompreno de la registaro de la greklingva Respubliko Kipro kaj de la Eŭropa Unio, la teritorio estas la nordokcidenta parto de la kipra Distrikto Nikozia. Parto de la turka distrikto Güzelyurt, okcidente de la cetera teritorio, estas la marborda eksklavo Erenköy, greke nomata Kokkina (Κόκκινα).

Distrikto Güzelyurt
Distrikto de la Turka Respubliko de Norda Kipro • elektodistrikto [+]

LandoKipro

ĈefurboMorfou
- koordinatoj35° N, 33° O (mapo)35.19805632.993889Koordinatoj: 35° N, 33° O (mapo)

Loĝantaro30 037 [+] (2011)

Distrikto Güzelyurt (Tero)
Distrikto Güzelyurt (Tero)

Distrikto Güzelyurt (Kipro)
Distrikto Güzelyurt (Kipro)
DEC
Distrikto Güzelyurt
Distrikto Güzelyurt

Map
Distrikto Güzelyurt
vdr
situo de la distrikto Güzelyurt en Norda Kipro

Referencoj redakti