Distrikto Lörrach

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Baden-Virtembergo
Distriktaro: Frajburgo
Regiona ligo: Alta Rejno-Konstanca Lago
Administra sidejo: Lörrach
Areo: 806 km²
Loĝantoj: 233 027 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 275 po km²
Aŭtokodo: LÖ (rrach)
Oficiala kodo: 08336

La distrikto Lörrach situas en la pleja sudokcidento de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio, kaj do ankaŭ en la pleja sudokcidento de tuta Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Lörrach. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo regiona ligo Alta Rejno-Konstanca Lago.

La distrikto havas areon de 806 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 233 027 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Breisgau-Hochschwarzwald norde kaj Waldshut oriente, krome la kantonoj Bazelo urba, Bazelo kampara kaj Argovio de Svisio sude kaj la regiono Alzaco de Francio okcidente. La naturan limon al Svisio sude kaj Francio okcidente konsistigas la rivero Rejno.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 42 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Kandern (8.068)
  2. Lörrach (47.429)
  3. Rheinfelden (Badeno) (32.491)
  4. Schönau im Schwarzwald (2.532)
  5. Schopfheim (19.404)
  6. Todtnau (5.037)
  7. Weil am Rhein (29.546)
  8. Zell im Wiesental (6.024)

Neurbaj komunumoj:

  1. Aitern (556)
  2. Bad Bellingen (3.833)
  3. Binzen (2.895)
  4. Böllen (103)7
  5. Efringen-Kirchen (8.229)
  6. Eimeldingen (2.335)7
  7. Fischingen (709)
  8. Fröhnd (494)
  9. Grenzach-Wyhlen (13.647)
  10. Häg-Ehrsberg (836)
  11. Hasel (1.119)
  12. Hausen im Wiesental (2.409)
  13. Inzlingen (2.481)
  14. Kleines Wiesental [1]
  15. Malsburg-Marzell (1.530)
  16. Maulburg (4.086)
  17. Rümmingen (1.672)
  18. Schallbach (723)
  19. Schliengen (5.295)
  20. Schönenberg (350)
  21. Schwörstadt (2.422)
  22. Steinen (10.040)
  23. Tunau (189)
  24. Utzenfeld (665)
  25. Wembach (328)
  26. Wieden (591)
  27. Wittlingen (949)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

 
fortikaĵo Rötteln

Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

Vidindaj kulturaj kaj naturaj monumentoj estas la fortikaĵo Rötteln, la akvokasteloj Inzlingen kaj Schliengen, kastelo Bürgeln, la lago Nonnenmattweiher la stalaktita kaverno Erdmannshöhle, la kaverno Tschamberhöhle kaj la lago Eichener See. La laste menciita lago estas kuriozaĵo, ĉar dum plejparto de la tempo ĉi tute ne ekzistas: nur post fortaj pluvoj subtera akvo puŝiĝas supren kaj plenigas la valeton, post pluvoĉeso la akvo iom post iom malaperas. Same interesa estas vizito de la pitoreska pejzaĝo en la glaĉere estiĝinta valo Präger Gletscherkessel.

Internacie konatas la muzeo Vitra Design Museum en Weil am Rhein.

Notoj redakti

  1. La komunumo Kleines Wiesental ekestis la 1-an de januaro 2009 el la kunligo de la antaŭe sendependaj komunumoj Bürchau, Elbenschwand, Neuenweg, Raich, Sallneck, Tegernau, Wies kaj Wieslet

Eksteraj ligiloj redakti