Distrikto Lüdinghausen

La distrikto Lüdinghausen de la jaro 1815 ĝis la 31-a de decembro 1974 estis administra distrikto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenis al la distriktaro Monastero kaj estis membro en la regiona ligo Vestfalio-Lipo. Sidejo de la distrikto estis la samnoma urbo Lüdinghausen.

la eksa distrikta blazono
la eksa distrikta blazono

La 1-an de januaro 1975 la teritorio dispartiĝis inter la distriktoj Coesfeld, Warendorf kaj Unna [en la distriktaro Arnsbergo]; la loĝloko Bockum-Hövel estis enkomunumigata en la eksterdistrikta urbo Hamm.