Distrikto Leibnitz

La distrikto Leibnitz (germane Bezirk Leibnitz) estas administra unuo de Aŭstrio, kiu troviĝas en la suda parto de la federacia lando Stirio. Distrikta ĉefurbo estas la loĝloko Leibnitz, distrikta areo estas 727 km², kaj komence de la jaro 2018 sur la areo vivis 82 036 loĝantoj. Kun la distrikto Deutschlandsberg ĝi nun konsistigas la turisman kaj statistikan regionon Südweststeiermark, do sudokcidenta Stirio.

skema distrikta mapo laŭ la stato de 2015

Ekde la 1-a de januaro 2015 la nombro de distriktaj komunumoj draste malpliiĝis de 48 al nur 29.

Eksteraj ligiloj redakti