Distrikto Ludwigslust-Parchim

blazono mapo
blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Meklenburgo-Antaŭpomerio
Administra urbo: Parchim
Areo: 4 750 km²
Loĝantoj: 211 844
(fine de decembro 2022)
Loĝantoj po km²: 46
Aŭtokodoj: LUP, LWL, PCH
Komunumoj: 162

La distrikto Ludwigslust-Parchim (germane Landkreis Ludwigslust-Parchim) estas parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, en la nordoriento de Germanio. Administra centro estas la urbo Parchim. La distrikto havas areon de 4 750 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 211 844 loĝantojn.

La administra unuo ekestis la 4-an de septembro 2011 el la antaŭe memstaraj distriktoj Ludwigslust okcidente kaj Parchim oriente. Aministra centro de la nova distrikto difiniĝis la urbo Parchim. La norda parto de la nova distriko okcidente, sude kaj oriente ĉirkaŭas la landan ĉefurbon Schwerin. La saman tagon la loĝantoj de la nova distrikto balote voĉdonis pri la estonta nomo de sia distrikto: la nuna nomo gajnis per plimulto de 55,4 procentaĵoj kontraŭ la alternativo "distrikto Parchim-Ludwigslust" kun inversa sinsekvo de la nomeroj.

situo de la nova distrikto en Meklenburgo-Antaŭpomerio



Eksteraj ligiloj redakti