Distrikto Main-Taunus

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Main-Taunus en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Hesio
Distriktaro: distriktaro Darmstadt
Administra urbo: Hofheim am Taunus
Areo: 222 km²
Loĝantoj: 242420
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 1027
Aŭtokodo: MTK
Municipokodo: 06436
Komunumoj: 12
Adreso de la
distrikta administracio:
Am Kreishaus 1–5
65719 Hofheim am Taunus
rete: www.mtk.de
retpoŝte: info@mtk.de
situo de la distrikto en Hesio
situo de la distrikto en Hesio

La distrikto Main-Taunus situas en la distriktaro Darmstadt de la germana federacia lando Hesio. La distrikto havas areon de 222 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 430838 loĝantojn. La distriko estas parto de la ekonomia regiono Rejno-Majno, kaj rekte okcidenta najbaro de la urbo Frankfurto ĉe Majno. Domoj, stratoj kaj urbotrajnaj reloj de Frankfurto simple daŭriĝas en la teritorio de la - do laŭ karaktero "antaŭurba" - distrikto, kaj la ligoj al la Frankfurta urbocentro estas fortaj. La okcidenton de la teritorio karakterizas la arbaroriĉa mezalta montaro Taunus.

Krome najbaras norde la simile strukturita distrikto Hochtaunus, nord-okcidente la distrikto Rheingau-Taunus, okcidente la urbo Wiesbaden kaj sude la industrie strukturita distrikto Groß-Gerau. Plej granda urbo de la distrikto kaj ĝia administra centro estas la urbo Hofheim am Taunus.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti

(inter krampoj loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)

Urboj
  1. Bad Soden am Taunus (23 162)
  2. Eppstein (13 758)
  3. Eschborn (22 070)
  4. Flörsheim am Main (21 851)
  5. Hattersheim am Main (28 528)
  6. Hochheim am Main (18 538)
  7. Hofheim am Taunus (40 371)
  8. Kelkheim (Taunus) (29 112)
  9. Schwalbach am Taunus (15 519)
Neurbaj komunumoj
  1. Kriftel (11 151)
  2. Liederbach am Taunus (9062)
  3. Sulzbach (Taunus) (9298)

Bildoj redakti


  Administra divido de Hesio
distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) | distriktaro Gießen (la mezo) | distriktaro Darmstadt (la sudo)

distriktoj

Bergstraße | Darmstadt-Dieburg | Fulda | Gießen | Groß-Gerau | Hersfeld-Rotenburg | Hochtaunus | Kassel | Lahn-Dill | Limburg-Weilburg | Main-Kinzig | Main-Taunus | Marburg-Biedenkopf | Odenwald | Offenbach | Rheingau-Taunus | Schwalm-Eder | Vogelsberg | Waldeck-Frankenberg | Werra-Meißner | Wetterau

eksterdistriktaj urboj

Darmstadt | Frankfurto ĉe Majno | Kaselo | Offenbach | Wiesbaden