Distrikto Mainz-Bingen

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Rejnlando-Palatinato
Administra urbo: Ingelheim
Areo: 605 km²
Loĝantoj: 214948
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 335
Aŭtokodo: MZ
Municipokodo: 07339
Komunumoj: 66
Adreso de la
distrikta administrejo:
Georg-Rückert-Str. 11
55218 Ingelheim am Rhein
rete: www.mainz-bingen.de
retpoŝte: info@mainz-bingen.de
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato

La distrikto Mainz-Bingen situas en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia sidejo estas la urbo Ingelheim. La distrikto ĉirkaŭas la eksterdistriktan urbon Mainz (kiu donis sian nomon al la teritorio sed ne estas parto de ĝi), kaj krom tiu urbo estas norde kaj oriente limigita per la bordo de la rivero Rejno. En la urbo Bingen (kiu evidente ankaŭ donis sian nomon al la teritorio kaj jes situas en ĝi) la pli malgranda rivero Nahe de okcidento enfluas la Rejnon.

Geografio redakti

Granda parto de la teritorio apartenas al la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"], kaj plejgrandparte ankaŭ apartenas al la historia regiono Rejnhesio (nome ĉio okcidente de la rivero Nahe). Krome la distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. La monto Salzkopf (esperantigite: „salkapo“) proksime de Waldalgesheim estas 627,6 m alta kaj post la monto Kandrich (alteco 638,6m) la dua plej alta monto en Binger Wald. La Salzkopf estas la plej alta monto en la distrikto Mainz-Bingen.

Najbaras la distriktoj Groß-Gerau, Rheingau-Taunus plus la eksterdistrikta urbo Wiesbaden en Hesio, kaj la distriktoj Alzey-Worms, Bad Kreuznach kaj Rhein-Hunsrück plus la eksterdistrikta urbo Majenco en Rejnlando-Palatinato.

Sian nomon la distrikto havas de la urbo Bingen, kiu krom Ingelheim estas la dua granda urbo sur la distrikta teritorio, kaj de la apuda eksterdistrikta urbo Majenco (Mainz), kiu estas ĉirkaŭita de la rivero Rejno norde kaj de la distrikto Mainz-Bingen en ĉiuj kromaj flankoj.

 
Ingelheim
 
la historia "musa turo" (Mäuseturm) de Bingen sur rejna insulo

Komunumaroj redakti