Distrikto Niederschlesische Oberlausitz

La distrikto Niederschlesische Oberlausitz estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio, en la ekstrema oriento de la lando. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iama distrikto Löbau-Zittau kaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Görlitz kunfandiĝis al nova distrikto Görlitz.

Distrikto Niederschlesische Oberlausitz
Origina nomo Niederschlesischer Oberlausitzkreis

Landkreis
Administrado
Lando Germanio
Estas parto de Saksio
Administra centro Niesky
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2006-12-31) 94 750
Loĝdenso 71 loĝ./km²
Geografio
Areo 1340,24 km²
Distrikto Niederschlesische Oberlausitz sur la mapo de Saksio
Distrikto Niederschlesische Oberlausitz sur la mapo de Saksio
Geografia situo 51° 20′ 1″ N, 14° 48′ 24″ O (mapo)51.33361114.806667Koordinatoj: 51° 20′ 1″ N, 14° 48′ 24″ O (mapo) [+]
Distrikto Niederschlesische Oberlausitz (Germanio)
Distrikto Niederschlesische Oberlausitz (Germanio)
DEC
Distrikto Niederschlesische Oberlausitz
Distrikto Niederschlesische Oberlausitz
Situo de Distrikto Niederschlesische Oberlausitz
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj NOL
Eksteraj paĝoj
www.nol-kreis.de [+]
Pliaj informoj
Fondo 1994
Malfondo 2008
vdr

La urbo Niesky estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.340,24 km² fine de la jaro 2006 loĝis 94.750 homoj; do meznombre 71 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Niederschlesische Oberlausitz estas signita per 15.

Najbaraj distriktoj estis okcidente Bautzen kaj Kamenz kaj norde la brandenburgia distrikto Spree-Neiße. Sudoriente najbaris la eksterdistrikta urbo Görlitz kaj oriente Pollando. La distrikto estis membro de la Eŭropa regiono Niso.