Distrikto Orienta Holstinio

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Ŝlesvigo-Holstinio
Administra sidejo: Eutin
Areo: 1391 km²
Loĝantoj: 203 606
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 148 po km²
Aŭtokodo: OH (Ostholstein)
Oficiala kodo: 01055
Situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio

La distrikto Orienta Holstinio - germane Kreis Ostholstein - situas en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Eutin [prononco "Ojtin"]. La distrikto kovras areon de 1391 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 203 606 loĝantojn.

La distrikto ampleksas duoninsulon en la Balta Maro, kiu situas inter la kila golfo (germane Kieler Bucht) nordokcidente kaj la lubeka golfo (germane Lübecker Bucht) sudoriente, kaj fine de la duoninsulo, nordoriente, la insulo Fehmarn, kiu per fervoja digo ligiĝas al la kontinento.

Najbaras la distriktoj Plön kaj Segeberg okcidente, kaj la eksterdistrikta urbo Lubeko plus la distrikto Stomarn sude.

Ekonomie aparte gravas la turismo, precipe en la feriaj lokoj Fehmarn, Heiligenhafen, Grömitz kaj Timmendorfer Strand borde de la lubeka golfo de la Balta Maro.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 4 komunumaroj, en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter, kaj aldone el 18 urboj kaj komunumoj sendependaj de komunumaro. Ĉiuj komunumaroj konsistas el pluraj neurbaj kaj parte ankaŭ urbaj komunumoj, kaj kune ofertas grandan parton de la publikaj servoj. Sume en la distrikto ekzistas 36 unuopaj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de junio 2005.

Sendependaj urboj kaj komunumoj:


Komunumaroj (Ämter) kun unuopaj membraj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj:

* administra sidejo
  1. Bosau (3.569)
  1. Beschendorf (556)
  2. Damlos (706)
  3. Harmsdorf (736)
  4. Kabelhorst (454)
  5. Lensahn * (4.991)
  6. Manhagen (420)
  7. Riepsdorf (1.021)
  1. Göhl (1.228)
  2. Gremersdorf (1.494)
  3. Heringsdorf (1.098)
  4. Neukirchen (1.171)
  5. Wangels (2.351)
  1. Altenkrempe (1.110)
  2. Kasseedorf (1.573)
  3. Schashagen (2.550)
  4. Schönwalde am Bungsberg * (2.528)
  5. Sierksdorf (1.597)

Eksteraj ligiloj redakti