Distrikto Salzland

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Saksio-Anhalto
Administra urbo: Bernburg (Saale)
Areo: 1 425,9 km²
Loĝantoj: 186420
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 141
Aŭtokodo: SLK
Municipokodo: 15089
Komunumoj: 21
Situo ene de Saksio-Anhalto
situo de la distrikto en Saksio-Anhalto

La distrikto Salzland [prononco "Zalclant"] („sala lando“) - germane Salzlandkreis, aŭtokodo SLK - situas en centra Germanio, en la centra parto de la federacia lando Saksio-Anhalto. La distrikto havas areon de 1425 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 186 420 loĝantojn. En sia nuna formo, la distrikto ekestis la 1-an de julio 2007 el la malnovaj distriktoj Bernburg, Schönebeck kaj preskaŭ ĉiuj komunumoj de distrikto Aschersleben-Staßfurt. Administra centro de la distrikto estas la urbo Bernburg (Saale) - ties nomo jam indikas, ke la rivero Saale trafluas la distriktan teritorion. En la plej norda parto de la distrikta teritorio ankaŭ pasas la rivero Elbo, la rivero Saale tie enfluas ĝin (en la suba mapo en la informkesto dekstre skize eblas vidi la vojojn de ambaŭ riveroj ene de la distrikto).