Distrikto Suceava

distrikto (rumane județ) en Rumanio

Suceava [suĉava] estas distrikto (rumane județ) en la nord-orienta Rumanio, en la provinco Bukovino. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma Suceava. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 642 551 loĝantoj sur areo de 8 553 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 75 loĝantoj/km².

Distrikto Suceava
distrikto
Ĉefurbo Suceava
Regiono rumania Bukovino
mallonge SV
Telefono +40×30...
Areo
 
8 553 km²
(2-a rango)
Loĝantaro 642 551
(stato de 2021, 7-a rango)
Loĝdenso 75/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr

Najbaroj: oriente: distrikto Botoșani; sud-oriente: distrikto Iași; sude: distriktoj Neamț kaj Harghita; sud-okcidente: distrikto Mureș; okcidente: distriktoj Bistrița-Năsăud kaj Maramureș; norde: Ukrainio.

Esperanto-movado redakti

Nicolae Macovei, aŭtoro kaj Monato-redaktoro, estas delegito de UEA en Vatra Dornei. En la distrikta ĉefurbo Suceava mem vivas interalie Ionel Bodale (en la e-ista mondmapo kaj en Facebook).

Urboj redakti

Komunumoj, vilaĝoj redakti

Vilaĝoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti