Distrikto Waldeck-Frankenberg

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Hesio
Distriktaro: distriktaro Kassel
Administra urbo: Korbach
Areo: 1 848 km²
Loĝantoj: 159 154
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 87
Aŭtokodo: KB
Municipokodo: 06635
Komunumoj: 22
Adreso de la
distrikta administrejo:
Südring 2
34497 Korbach
Retejo: www.landkreis-waldeck-frankenberg.de
Retpoŝto: info@landkreis-waldeck-frankenberg.de
situo de la distrikto en Hesio
situo de la distrikto en Hesio

La distrikto Waldeck-Frankenberg [valdek-frank.nberk] situas en la distriktaro Kassel de la germana federacia lando Hesio. Ĝia sidejo estas la urbo Korbach, plia grava urbo la kuraca centro Bad Wildungen. Fine de decembro 2022 la distrikto sume havis 159 154 loĝantojn. Geografie la plejgranda parto de la distrikto apartenas al la regiona pejzaĝo kaj mezalta montaro Sauerland [zaŭalant].

Granda artefarita lago, la Edersee [e:daze:], troviĝas en ĝia areo. Al la distrikto donis sian nomon la eksa princlando Waldeck kaj la urbo Frankenberg.

Najbaras la federacia lando Nordrejn-Vestfalio okcidente kaj norde, kaj la hesiaj distriktoj distrikto Marburg-Biedenkopf sude, Kassel kaj Schwalm-Eder oriente.

Urboj kaj neurbaj komunumoj redakti

(inter krampoj la nombro de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)

Urboj
  1. Bad Arolsen (15 987)
  2. Bad Wildungen (17 595)
  3. Battenberg (Eder) (5500)
  4. Diemelstadt (5354)
  5. Frankenau (2933)
  6. Frankenberg (Eder) (18 033)
  7. Gemünden (Wohra) (3961)
  8. Hatzfeld (Eder) (2963)
  9. Korbach (23 706)
  10. Lichtenfels (4133)
  11. Rosenthal (2137)
  12. Volkmarsen (6769)
  13. Waldeck (6810)
Komunumoj
  1. Allendorf (7739)
  2. Bromskirchen ()
  3. Burgwald (5034)
  4. Diemelsee (4706)
  5. Edertal (6220 <!—Edertal -->)
  6. Haina (Monaĥejo) (3409)
  7. Twistetal (4226)
  8. Vöhl (5517)
  9. Willingen (Upland) (6422)

Partneraj rilatoj redakti

La distrikto havas partnerajn rilatojn interalie kun

 
Bad Wildungen


Eksteraj ligiloj redakti


  Administra divido de Hesio
distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) | distriktaro Gießen (la mezo) | distriktaro Darmstadt (la sudo)

distriktoj

Bergstraße | Darmstadt-Dieburg | Fulda | Gießen | Groß-Gerau | Hersfeld-Rotenburg | Hochtaunus | Kassel | Lahn-Dill | Limburg-Weilburg | Main-Kinzig | Main-Taunus | Marburg-Biedenkopf | Odenwald | Offenbach | Rheingau-Taunus | Schwalm-Eder | Vogelsberg | Waldeck-Frankenberg | Werra-Meißner | Wetterau

eksterdistriktaj urboj

Darmstadt | Frankfurto ĉe Majno | Kaselo | Offenbach | Wiesbaden