Distriktoj de Israelo

Ekzistas ses (ĉefaj) distriktoj de Israelo, hebree nomataj מחוזות ("meĥozot", plurale; singulare maĥoz) kaj 15 subdistriktoj, nomataj נפות ("nafot", plurale; singulare nafa). Ĉiu subdistrikto siavide dividiĝas je pluraj "naturaj regionoj", da kiuj ekzistas sume 50.

mapo pri la distriktoj de Israelo: 1 Norda, 2 Ĥajfo, 3 Centra, 4 Tel-Avivo, 5 Jerusalemo, 6 Suda distrikto, krome el internacia vidpunkto ne parto de Israelo A Golano, B Cisjordanio kaj C Gaza Sektoro

La distrikto Judio kaj Samario (vidu sube), en Esperanto internacie kutime nomata Cisjordanio, havas apartan statuson, ĉar ĝi ne estis teorie aneksita de la israela ŝtato (kvankam praktike la israela ŝtato regas la teritorion).

Distrikto Jerusalemo redakti

  • Nomo de la distrikto: Jerusalemo (hebree מחוז ירושלים, Maĥoz Jeruŝalajim).
  • distrikta ĉefurbo: Jerusalemo
  • subdistriktoj: neniuj subdistriktoj

Norda distrikto (haCafon) redakti

  • Nomo de la distrikto: Norda distrikto (hebree מחוז הצפון, Maĥoz haCafon).
  • distrikta ĉefurbo: Nazareto
  • subdistriktoj:
    • Cefat resp. Safed
    • Kineret
    • Jizre'el
    • Akko
    • Golano; tiu el kvar naturaj regionoj konsistanta subdistrikto estis aneksita de la israela ŝtato, sed la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj ne agnoskas ĝin parto de la ŝtata teritorio de Israelo.

Distrikto Ĥajfo redakti

  • Nomo de la distrikto: Ĥajfo (hebree מחוז חיפה, Maĥoz Ĥajfa).
  • distrikta ĉefurbo: Ĥajfo
  • subdistriktoj:

Centra distrikto (haMerkac) redakti

Distrikto Tel-Avivo redakti

  • Nomo de la distrikto: Tel-Avivo (hebree מחוז תל אביב, Maĥoz Tel-Aviv).
  • distrikta ĉefurbo: Tel-Avivo-Jafo
  • subdistriktoj: neniuj subdistriktoj

Suda distrikto (haDarom) redakti

Distrikto Judio kaj Samario* redakti

distrikto Judio kaj Samario (Maĥoz Jehuda veŜomron).

Plej granda nur-hebrea setlejo: Ma'ale Adumim (plej grandaj urboj sume Ramallah kaj Hebron)

 * La distrikto Judio kaj Samario (en Esperanto internacie kutime nomata Cisjordanio) havas apartan statuson, ĉar ĝi nek estas oficiale aneksita de la israela ŝtato nek la Unuiĝintaj Nacioj agnoskas ĝin parto de la ŝtata teritorio de Israelo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti