Distriktoj de Kantono Turgovio

Ĝis la 31-a de decembro 2010 Kantono Turgovia konsistas el 8 distriktoj, kiuj nomiĝis same kiel iliaj respektivaj ĉeflokoj. Per nova turgovia leĝo pri la komunumo tiu nombro kun efiko de la 1-a de januaro 2011 estis reduktita al 5.

Mapo de la distriktoj de Kantono Turgovio

Funkcio de la turgoviaj distriktoj redakti

La turgoviaj distriktoj estas kantonaj administraj unuoj. Ili ankaŭ estas elektodistriktoj kaj jurisdickicaj unuoj. La distriktaj aŭtoritatoj estas la distriktoficejoj (prefektoj) kaj la distriktaj tribunaloj. Origine la prefekto estis la longigita brako de la registara konsilio. La ĉefa funkcio de la distriktoficejoj nuntempe tamen estas la persekutado de krimoj.

Aktuala listo de la distriktoj de Kantono Turgovio redakti

Blazono Distriktnomo Loĝantoj
(Dec 2009)
Areo
en km²
BFS-N-ro
  Arbon 51118 88,89 2011
  Frauenfeld 60936 279,59 2012
  Kreuzlingen 41598 128,96 2013
  Münchwilen 41496 138,2 2014
  Weinfelden 49657 227,18 2015

Historia listo de la distriktoj de Kantono Turgovio ĝis fino de 2010 redakti

Blazono Distriktnomo Loĝantoj
(Dec 2007)
Areo
en km²
BFS-N-ro
  Arbon 38021 69,7 2001
  Bischofszell 31080 95,7 2002
  Diessenhofen 6413 41,2 2003
  Frauenfeld 44282 139,4 2004
  Kreuzlingen 38120 118,4 2005
  Münchwilen 36703 155,4 2006
  Steckborn 17846 132,9 2007
  Weinfelden 25049 113,1 2008

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti