Ditriĥo Lufo la 2-a (Kleve)

Ditriĥo Lufo la 2-a de Kleve (naskiĝinta proksimume 1260; mortinta inter la 23-a de marto 1308 kaj la 8-a de majo 1309) estis Grafo de Hülchrath kaj reganto de Tomburg.

Ditriĥo Lufo la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1259 (1259-11-30)
Morto 1-an de januaro 1308 (1308-01-01) (48-jaraĝa)
Familio
Patro Ditriĥo la 5-a/7-a
Patrino Aleida of Sponheim
Frat(in)o Ditriĥo la 6-a/8-a
Edz(in)o Aleida van Gelre • Elisabeth von Virneburg
Infanoj Ditriĥo Lufo la 3-a • Katarina von Kleve-Hülchrath • Elisabeth von Kleve-Hülchrath • Agnes von Kleve-Hülchrath • Reinoud von Kleve-Hülchrath
vdr

Vivo redakti

Ditriĥo Lufo la 2-a de Kleve naskiĝis proksimume 1260 kiel filo de Grafo Ditriĥo la 5-a/7-a de Kleve kaj de Alejdisa de Heinsberg. Ditriĥo Lufo estis du fojojn edzo, en dua geedzeco je 1286 kun Lisa de Kessel. Li naskigis almenaŭ 13 gefilojn, inter ili sian postanton Ditriĥo Lufo la 3-a kaj plurajn eksteredzecajn gefilojn.

Ditriĥo Lufo la 2-a, de sia patro ekipita per propra ampleksa heredoparto, tenis politikon tre sendependan kaj ne malofte direktitan kontraŭ sia frato, Grafo Ditriĥo la 6-a/8-a de Kleve, kiu tamen pasis tre malbonŝance kaj faligis lin en altajn ŝuldojn. Interalie Ditriĥo Lufo la 2-a servis kiel vasalo de la grafoj de Geldern kaj de la ĉefepiskopoj de Kolonjo. Ekde 1296 li tenis la titolon Grafo de Hülchrath kaj Sinjoro de Tomburg. En 1298 li vendis al sia frato, Grafo Ditriĥo la 6-a/8-a de Kleve, la landon Linn. Siajn sude lokantajn posedaĵojn, aparte Tomburgon, Ditriĥo Lufo vendis en 1303 al la ĉefepiskopo de Kolonjo, Wigbold von Holte.

Fonto redakti

Literaturo redakti

  • Dieter Kastner: Die Territorialpolitik der Grafen von Kleve, Duseldorfo 1972 (= Veröffentlichungen des historischen Vereins für den Niederrhein, insbesondere das alte Erzbistum Köln 11).