Ditriĥo la 4-a/6-a (Kleve)

Ditriĥo la 4-a/6-a de Kleve (naskiĝinta proksimume 1185; mortinta la 13-an de majo26-an de junio 1260) (ankaŭ: Dietrich Nust) ununura filo de Grafo Ditriĥo la 3-a/5-a de Kleve kaj de Margareta de Holando, filino de Grafo Florenco la 3-a. Li estis Grafo de Kleve de proksimume 1202 ĝis 1260. Dum kiam la pli malnova esploro nomas lin Ditriĥo la 6-a (post Ditriĥo la 5-a), la pli nova esploro baziĝanta sur Kraus nombras lin kiel Ditriĥo la 4-a.

Ditriĥo la 4-a/6-a
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1202 (1202-01-01)
en Kleve
Morto 26-an de junio 1260 (1260-06-26) (58-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio House of Cleves vd
Patro Dietrich IV, Count of Cleves vd
Patrino Margareta van Hollant vd
Edz(in)o Hedwig of Meissen • Matilda von Dinslaken vd
Infanoj Thierry de Clèves • Ditriĥo la 5-a/7-aDitriĥo Lufo la 1-a • Agnes of Cleves • Catharina von Kleve • Margareta von Kleve • Mathilde von Kleve • Eberhard von Kleve • Jutta von Kleve vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Ditriĥo sekvis neplenaĝe al sia patro kaj fariĝis la vera fondinto de la teritoria ŝtato Kleve. Li tre antaŭenigis la koloniigon de la lando kaj fondis kastelojn kaj urbojn, interalie Wesel, Kleve, Kalkar kaj Grieth. En la Germana Tronmalpaco nur en 1214 li transiris definitive al la pli malfrua imperiestro Frederiko la 2-a, kiu al li konfirmis ĉiujn feŭdojn. En la jaro 1203 li intervenis en la heredsekvoordan militon favore al sia nevino Adelhejda (Ada), sen ke li povis helpi ŝin. Li apartenis al la opozicio kontraŭ Engelberto la 1-a de Kolonjo, sen partopreni ties murdadon en 1225. Li subtenis la ĉefepiskopon de Bremeno je ties „krucmilito“ kontraŭ la kamparanoj de Stedingen, partoprenis en 1234 la batalon ĉe Altenesch kaj restis kiel la aliaj granduloj de Vestfalujo en konflikto kun la ĉefepiskopoj de Kolonjo. En 1247 li subtenis Reĝon Vilhelmo de Holando, kiu konfirmis al li ĉiujn imperiajn feŭdojn. En1248 li intervenis en la heredsekvoordan militon en Flandrujo kontraŭ la dinastio Dampierre-Namur, gajnis interalie Gahlen, Castrop, Mengede ĉe Dortmund, Hülchrath ĉe Neuss kaj la voktecon de la Vilibrorda katedralo kaj Dinslaken kaj firmigis la pozicion de la dinastio ĉe la malsupra Rejno[1]. Nach dem frühen Tod seines Sohnes Ditriĥo primogenitus Grafo Ditriĥo subdividis la regecon en 1255 inter siaj restantaj filoj Ditriĥo 5-a/7-a kaj Ditriĥo Lufo, kiuj devenis el lia dua geedzeco kun Hedviga de Meißen. Lia filino Agneta (~ 1232 – ~ 1-an de aŭgusto 1285) geedziĝis kun Bernhardo la 4-a je Lippe. Mallonge antaŭ sia morto Ditriĥo rekonstruigis Kastelon Monterberg ĉe Kalkar.

Literaturo redakti

  • Dieter Kastner: Die Territorialpolitik der Grafen von Kleve, Düsseldorf 1972 (= Veröffentlichungen des historischen Vereins für den Niederrhein, insbesondere das alte Erzbistum Köln 11).
  • Thomas R. Kraus: Studien zur Frühgeschichte der Grafen von Kleve und der Entstehung der klevischen Landesherrschaft, en: Rheinische Vierteljahrsblätter 46 (1982), pj. 1-47. ISSN 0035-4473

Referencoj redakti

  1. Genealogie Mittelalter Graf Dietrich V. von Kleve http://www.manfred-hiebl.de/genealogie-mittelalter/kleve_g[rompita ligilo]rafen_von/dietrich_5_nust_graf_von_kleve_+_1260.html am 24. Februar 2007

Eksteraj ligiloj redakti