La divenadoklarvideco estas la kapablo de tiuj kiuj postulas havi povon por antaŭdiri estontajn faktojn per si mem aŭ pere de la uzado de sorĉoj. Historie tiu supozita kapablo estis kompensata per iu tipo de ekonomia pago kvankam estas kiuj diras, ke ili praktikas ĝin sen enspeza celo. Videcoklarvideco, nomata ankaŭ divenado estas la kvalito kiun ili posedas.

Divenado surstrata en Tajvano.

La kapablo atribuita al divenado de la futuro estas kredo kiu datas el la pratempo sendube asocia al la dezirego kiun sentas la homo por koni sian futuron kaj tion neantaŭvideblan. Malferme aŭ sekrete, ĝi estis en ĉiuj socioj kaj kulturoj sen escepte, el la Neolitiko ĝis nuntempe spite la venko de la scienca empirismo kiel nura kosmologia dominanta mondorigardo.

La personoj al kiuj oni atribuas tian kapablon kutime estas dotitaj laŭ kelkaj sociaj sektoroj per iu speciala kvalito, ĉu denaska ĉu akirita pere de inicado aŭ pastreco aŭ ajntipa habilitigo, inklude la teorian «superecon» kiu havigas la fakto aperi, por ekzemplo, per televido.

Nuntempe, la videco estas praktikata malferme en la majoritato de okcidentaj socioj pere de konsultoj ĉu fizike rekte ĉu per telefono, preskaŭ ĉiam apoge sur ajna sorĉo kiel la kartodivenado aŭ kart-aŭgurado, astrologio, ktp; tio ŝajnigas havigi al la divenisto certan aŭtoritatecon. Jure tio estas sub la protekto de la pensolibero protektita kiel fundamenta homa rajto per la plej parto de demokratiaj leĝaroj, sed tio ne malhelpas, ke oni persekutu gravajn fraŭdojn fifaritajn de "divenistoj".

Metodoj redakti

 
Buona ventura, de Caravaggio (1594-1495; tolo; Luvro). Kiromancio.
 
Ornitomancio.

Vidu ankaŭ redakti