Divers gauche

etikedo por francaj parlamentanoj

Divers gauche (esperantlingve diversa maldekstro) (mallongigita franclingve DVG) estas, en Francio, etikedo por politika grupo, kiu arigas la kandidatojn kun maldekstraj opinioj sed kiuj ne estas membroj de iu ajn partio, aŭ kiuj estas anoj de malgrandaj partioj[1], aŭ kiuj forlasis aŭ estis eksigitaj - pli malpli provizore - el sia origina politika partio. Tiu marko povas esti provizora, por ekzemplo por la disidentoj, kiuj kandidatiĝis kontraŭ la oficiala kandidato de sia partio. Kaze de venko, post kelkaj monatoj kaj antaŭ maksimume du jaroj, ili estas ĝenerale reakceptitaj de ilia partio. Ekzemploj estas Marcel Rogemont kaj Guy Chambefort.

Diversa maldekstro
Divers gauche (DVG)
Emblemo de Diversa maldekstro
politika grupo
Lando  Francio
Fondiĝo en 2001 laŭ decido de la ministerio pri enlandaj aferoj de Francio
Ideologio politika maldekstro, socialismo
vdr

La politika marko « sendependa » ne plu aperas en la tabeloj de la ministerio pri enlandaj aferoj ekde 2001, multaj kandidatoj kaj listoj prezentiĝantaj kiel « sendependaj » estis klasitaj kiel DVD « divers droite » aŭ DVG « divers gauche » aŭ DVC « divers centre » laŭ sia politika tendenco.

Elstaruloj kun marko "divers gauche" redakti

  • Jean-Paul Bachy
  • Dominique Baert, elektito de la 14-a parlamenta periodo de la Kvina franca Respubliko (2012-2017)
  • Serge Bardy (14-a parlamenta periodo, 2012-2017)
  • Jean-Luc Bleunven (14-a parlamenta periodo, 2012-2017)
  • Guy-Michel Chauveau (14-a parlamenta periodo)
  • Jacques Cresta (14-a parlamenta periodo)
  • René Dosière (14-a parlamenta periodo)
  • Olivier Falorni (14-a parlamenta periodo)
  • Georges Frêche
  • Edith Gueugneau (14-a parlamenta periodo)
  • Yves Goasdoué (14-a parlamenta periodo)
  • Jean-Noël Guérini
  • Annie Le Houérou (14-a parlamenta periodo)
  • Gabrielle Louis-Carabin (14-a parlamenta periodo)
  • Hervé Pellois (14-a parlamenta periodo)
  • Boinali Saïd (14-a parlamenta periodo)

Referencoj redakti

  1. Retpaĝo de la Senato. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2013-09-14.

Vidu ankaŭ redakti