Dlhá nad Váhom, hungare Vághosszúfalu estas vilaĝo en Slovakio, en regiono Nitra, en Distrikto Šaľa.

Dlhá nad Váhom en Slovakio

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Váh, laŭ traira flankovojo. Kontraŭe troviĝas Kráľová nad Váhom, kun kiu estas amikemaj kontaktoj. Šaľa troviĝas 3 km-ojn for.

Historio redakti

En 1113 okazis la unua skriba mencio en formo Zomboe. En 1910 loĝis en la vilaĝo 949 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 la komunumo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Vágsellye. Inter 1920-1938 kaj inter 1945-1993 la vilaĝo apartenis al Ĉeĥoslovakio. Antaŭ la 2-a mondmilito ĝi rehungriĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 la vilaĝo estas parto de Slovakio. En 2001 loĝis tie 895 da homoj, (640 hungaroj, 239 slovakoj).